Listo de ĉiuj kantotradukoj

Dormon oran

Origina titolo: Golden Slumbers

Muziko kaj origina teksto: Paul McCartney

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Estis iam voj’ por iri hejmen
Estis iam voj’ por la reven’
Dormu karulo, ĉesu plor’
Mi kantos dolĉan lulokanton

Dormon oran ĝuu vi
Pri l' vekiĝo ĝojos mi
Dormu karulo, ĉesu plor’
Mi kantos dolĉan lulokanton

Estis iam voj’ por iri hejmen
Estis iam voj’ por la reven’
Dormu karulo, ĉesu plor’
Mi kantos dolĉan lulokanton