Listo de ĉiuj kantotradukoj

Sente senhelpa

Origina titolo: Helplessly Hoping

Muziko kaj origina teksto: Stephen Stills

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Sente senhelpa servanto persistas ĉe ŝi
Esperas pri vort’
Preskaŭ perceptas promeson ĝentilan nun li
Alkuras al la sojl’
Kie li stumblas pro sono de ĝis’

Mute modesta li marŝas matene mirante
Pri l’ vako de la en’
Vane vigile lin vundas la vent’, kaj aŭdiĝas
Ĉu son’ de adiaŭo?
Aŭ eble salut’

Jen la solulo
Jen la duo nura
Jen la tri kunaj
Jen la kvar por ĉiam

Paŭzu perfekte por pene percepti la veron
Kostegas la konfuz’
Vunde vigligas virina verdikto malvasta
La vojon perdis muz’
Sufoke en salut’

Jen la solulo
Jen la duo nura
Jen la tri kunaj
Jen la kvar por ĉiam