Persone

Recenzo de Povus esti simple

La sekvan recenzon verkis: DĴ Kunar:

Persone: Povus esti simple

(13 titoloj; 56 minutoj)

Unu malbela flanko de la Esperanto-muzikmerkato estas ke kiam oni finfine vere ekŝatis la kantojn de certa albumo, ĝi kun kvazaŭ 100%a certeco ne plu haveblas pro elĉerpiĝo. Malfacilas do kolekti la albumojn kiuj rerigardante plej influis dum certa tempo la junularan movadon, kies kantoj iĝis tre famaj kaj ofte rekantiĝis dum renkontiĝoj. Unu de tiuj verkoj laŭ mi estas la en 1996 aperigita “Povus esti simple”, la tria albumo de Persone. La Sveda rokgrupo ĉiukaze jam estis konatega en Esperantujo sed per tiu ĉi albumo (denove) skribis Esperanto-historion. Feliĉkaze oni reeldonis la KDn kaj dum la KEF 2000 mi havis la eblecon aĉeti ĝin je modesta prezo.

Kompare al la unuaj du albumoj, la stilo rimarkinde malmoliĝis. Mi ne plu nomus tion poprokon sed klare (gitaran) rokon. Tio ne signifas ke Martin Wiese, Anders Grop kaj Bertilo Wennergren subite perdintus la senson por melodieco - mi eĉ tutinverse dirus ke la sono estas samtempe pli melodia, roka kaj densa ol iam ajn. Ne plu troviĝas iuj ŝpuroj de la molrokaj 80aj jaroj en ĝi - la sono estas plene el la 90aj jaroj kaj bone respegulas la ĝeneralan evoluon de rokmuziko en tiu tempo ankaŭ ekster Esperantujo.

Male al la antaŭa albumo “En la spegulo”, la kantoj ne temas plejgrandparte pri (perdita) amo. Ĉifoje eble la foto sur la malantaŭa flanko de la KD kiu montras la tri Personanojn en urba strato jam tre bone ilustras pri kio temas: La ordinara ĉiutaga vivo kun ĉiuj problemoj, malbelaj situacioj kaj sia tuta tristeco. La refreno de la unua kanto kurte donas la ĝenerale validan mesaĝon “Povus esti simple sed estas ne”, tial ankaŭ la titolo de la KD mem estas trafe elektita. Sed pli mi nun ne volas citi de la tekstoj, tro malfacilas decidi kiuj estas la 2-3 plej majstraj linioj de la 13 verkoj kaj oni ĉiukaze prefere ĝuu ilin komplete.

La kanto “Povus esti simple” mem laŭ mia impreso iĝis la plej konata kanto de la KD kaj oni de temp’ al temp’ aŭdas ĝin en Esperanto-diskotekoj ĉar ĝia rapideco bone dancigeblas ĝin. “Mondo aŭ mi” trafe priskribas la sentojn kiujn multaj el ni havis en la 90aj jaroj kiam post la falo de la fera kurteno en orienta Europo ekestis pluraj militoj interalie en eksa Jugoslavio. Per ĝi Persone daŭrigas sian tradicion de kontraŭmilitaj kantoj, same kiel kun la brilega “Reĝoj de cindro” kiu aperis jam en diversa formo sur la Vinilkosmo-kompil’ 1. Mi nomus ĝin minimume parte eĉ pli bona ol la famegan “Ĉu vi pentas?” de la unua albumo ĉar ĉifoje la muziko laŭ mi pli bone kongruas al la temo. “Ili venos” esprimas la deziron eskapi el la trista ĉiutago. Kiom granda realismo malgraŭ la sciencfikciaj elementoj: La situaciojn priskribitajn en la unuaj du strofoj mi kvazaŭ ekzakte travivis dum mia studado en Catania (Sicilio)! La temon de la ĝojmalplena vivo ankaŭ pritraktas “Maskobalo” kiu sonas kiel fia grimaco kontraŭ la socio kun ĉiuj siaj surfacaĵoj kaj ŝajnigoj. “Mejlojn for” aldonas plian vidpunkton nur tro bone konatan al ni esperantistoj: Ĉu amo ne estas tiom forta ke indas vivi eksterlande por trovi kontentecon tie? Dum pecoj kiel “Revoj” kaj “Vortoj” bonege rokas kaj danceblas, tamen restas loko por pli sentemaj kantoj kiel “Kiam amo regas” (tio ne signifas ke la aliaj kantoj ne enhavus sentojn!). Sed la plej eksterordinara muzikaĵo sur la tuta albumo sendube estas “Nun mallumas ekstere” ĉar ĝi estas plene akustika kaj pro tio tute diversas de la aliaj. Tielmaniere la akustikaj koncertoj kiujn la tri Svedoj faras ekde kelkaj jaroj estas almenaŭ per unu verko reprezentitaj. La harmonie impresa sono ne plu similas al “U2” aŭ “The Police” sed memorigas pri “Simon & Garfunkel”.

Kio restas fine por skribi? “Povus esti simple” ankaŭ duonan jardekon post ĝia aperigo perdis nenion de sia viveco kaj aktualeco. Se vi interesiĝas pri moderna muziko kaj Esperanto-rokkulturo, tiam tio ĉi estas la ĝusta elekto por vi!

Kore salutas via

DĴ Kunar