PMEG 2023

36. Citaĵoj

Kiam vortoj estas citataj, ili povas roli tiel, kiel ili laŭ finaĵoj kaj ordinaraj reguloj normale ne povus roli. Citataj vortoj ofte ne estas uzataj en normala maniero por reprezenti ian signifon. Ili reprezentas nur sin mem. Ĉiaj ajn vortoj, vortetoj, frazoj, frazpartoj aŭ aliaj esprimoj povas aperi kiel citaĵo. Eĉ alilingvaj esprimoj povas tiel aperi.

Citaĵoj ĉiam rolas O-vortece. Ili povas havi tiajn priskribojn, kiajn povas havi O-vorto. Ili povas havi la artikolon la aŭ alian difinilon. Ili povas havi rolvorteton, sed ne N-finaĵon (krom se la N-finaĵo mem estas parto de la citaĵo).

Citaĵoj ofte aperas inter citiloj aŭ alimaniere apartigite de la ordinaraj vortoj (ekz. per specialaj litertipoj), sed iafoje oni ne uzas tian apartigan rimedon.

Ofte oni uzas anoncesprimon (la vorto, la ideo, la nomo) antaŭ citaĵo. Se aperas anoncesprimo, ĝi transprenas ĉiujn eventualajn priskribojn, difinilojn kaj rolmontrilojn. La citaĵo mem tiam estas identiga priskribo de la anoncesprimo. Oni povus eĉ diri, ke citaĵo ĉiam rilatas al anoncesprimo, kiu tamen povas esti subkomprenata:

  • La “tuj” de sinjoroj estas multe da horoj.PE.879La ideo “tuj” signifas por sinjoroj multe da horoj.

  • Inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo.OV.422Inter la ago voli kaj la ago fari...

  • Legu la klarigon sub fari....sub la vorto fari [en vortaro].

  • Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi.LR.90 Ne temas pri iu viro, sed pri la vorto li.

  • Anstataŭ “la” oni povas ankaŭ diri “l’”.FE.27Anstataŭ la vorto “la” oni povas ankaŭ diri la vorton “l’”. La vorto “l’” rolas kiel objekto.

  • Anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16Anstataŭ la vorto “ci”... La citaĵo “vi” rolas kiel objekto sed sen N-finaĵo.

  • Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian “mi”.Rt.114 La citaĵa objekto “mi” ne havas N-finaĵon.

  • La franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”.LR.90 Fremdlingvaj vortoj aperas kiel objektoj, sed ne havas N-finaĵon. Oni povus enŝovi anoncesprimon, kiu tiam havus N-finaĵon: ...diras pri infano la vortonil”...

  • Mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u aŭ a-u?M.50 Franca vorto rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

  • “Tabloj” estas O-vorto. La vorto O-vorto restas unu-nombra, ĉar tabloj estas nur unu vorto. Ĝia J-finaĵo estas nur parto de la citaĵo.

  • Pli bona estas malgranda “jen prenu” ol granda “morgaŭ venu”.PE.1202

  • Prenez garde aux enfants!” diris la strigo-patro.FA3.37 Franca frazo rolas kiel objekto.

  • “Bonan tagon!” sonis subite tra la pordo. Citata salutfrazo rolas kiel subjekto. La N-finaĵoj devas resti sendepende de la frazrolo.

Signifi «

La objekto de la verbo signifi estas ofte citaĵo, kiu montras la signifon. Tiam oni normale ne uzu N-finaĵon:

  • La angla vorto “house” signifas “domo”....signifas la ideon “domo”. Se oni dirus ...signifas “domon”, oni povus kompreni, ke la angla vorto iel enhavus en si ankaŭ la signifon de la N-finaĵo.

  • La vorto “estonto” povas signifi nur “estonta persono”, sed ĝi ne povas signifi “estonta tempo”“estonta afero”.LR.114A

Oni ankaŭ povas uzi N-finaĵon, se konfuzo ne povus estiĝi, sed tio estas nuntempe tre malofta: Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.FE.32

Se la objekto de signifi ne mem montras la signifon, sed nur reprezentas ĝin, tiam oni nepre uzu N-finaĵon: Tiu vorto signifas ion, sed mi ne scias, kion ĝi signifas. Kion signifas “house”? “House” signifas “domo”! La vortetoj io kaj kio ne estas mem la signifoj de la priparolitaj vortoj. Ili neniel estas citaĵoj. Sed en la jena frazo kio ja estas citaĵo: La angla vorto “what” signifas “kio”.

Rekta parolo «

Citaĵo povas esti frazo, kiun iu diris, pensis aŭ simile. Tian citaĵon oni nomas rekta parolo:

  • La kato diris: “Ĉu vi povoscias ĝibiĝi, ĉu vi povoscias ŝpini, ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn?”FA2.39

  • “Lasu ĝin trankvila!” diris la patrino, “ĝi ja al neniu ion faras!”FA2.36

Rektan parolon oni povas ofte transformi en subfrazon. Tion oni nomas nerekta parolo: La kato demandis, ĉu ĝi povoscias ĝibiĝi. La patrino diris, ke ili lasu ĝin trankvila.

Titoloj de libroj k.s. «

Titoloj de libroj, gazetoj k.s. povas esti traktataj kiel citaĵoj. Se la titolo estas alilingva, tio estas eĉ nepra. Iaj Esperant-lingvaj titoloj povas esti uzataj kiel ordinaraj vortoj, aliaj devas esti traktataj kiel citaĵoj. Precizaj reguloj ne ekzistas:

  • Ĉu vi legis (la libron) Pan Tadeusz? La pollingva nomo ne povas akcepti N-finaĵon. Oni povas enmeti la anoncvorton libro, kiu tiam ricevas la finaĵon.

  • Ĉu vi legis la Parnasan Gvidlibron? La Esperant-lingva titolo facile akceptas N-finaĵon. Uzi ĝin kiel citaĵon sen N-finaĵo estus strange.

  • Ĉu vi legis Sinjoron Tadeo? Ĉu vi legis (la libron) Sinjoro Tadeo? La Esperant-lingva titolo povas akcepti N-finaĵon, sed tio povas ŝajni stranga. Oni ja ne legis sinjoron, sed libron. Oni povas alternative uzi la titolon kiel citaĵon, eventuale kun anoncesprimo.

  • Ĉu vi legis “Ĉu vi kuiras ĉine?”? Tiu ĉi Esperant-lingva titolo devas esti traktata kiel citaĵo, ĉar ĝi estas tuta frazo.

  • Nun la ludiloj komencis ludi, jen “Ni ricevas gastojn”, jen “Rabistoj kaj urbaj soldatoj”, jen “Kaŝiĝo”.FA1.154 Nomoj de infanludoj aperas kiel objektoj, sed sen N-finaĵo, ĉar ili estas citaĵoj.