PMEG 2023

22.1. KI-demandoj

KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI. Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni serĉas. KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:

  • Kie estas la libro kaj la krajono? – La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.FE.6

  • Kiun daton ni havas hodiaŭ? – Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto.FE.12

  • Kion vi volas?” demandis la forĝisto. “Orajn hufumojn!” respondis la skarabo.FA4.219

  • Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? “Al eterna vivo,” diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? “En la ĉielo supre!” diras la piuloj; “supren ni iras!”FA3.115

  • Kiom da pomoj vi havas?Mi havas du kilogramojn da pomoj!

  • Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Leĥemano.Sm1.17

  • Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis.Gn.3

Iuj KI-vortoj estas E-vortecaj, dum aliaj estas O-vortecaj kaj A-vortecaj.

Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstataŭ frazkomence, oni kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte eĥa demando por rekonfirmo de io ĵus aŭdita: Mi volas, ke vi donu al mi vian novan aŭton!Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.

Se iafoje oni havas en la sama demanda frazo pli ol unu demandan KI-vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?

Legu pli pri la frazpozicio de KI-vortoj.

Iafoje oni ellasas la demandan KI-vorton el demando.

Oni uzas KI-vortojn ankaŭ en demandaj subfrazoj: Ŝi demandis, kion mi volas.