PMEG 2023

14.3.5. Almenaŭ

Almenaŭ = “ne malpli ol (eble pli), ne malpli ofte ol, ne malpli multe ol, ne malpli longe ol”, k.t.p.:

  • Lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura.FK.276...ne malpli ol 50 fojojn (eble eĉ pli ol 50 fojojn)...

  • La malgranda Janjo [...] bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.M.64...ne malpli ofte ol unu fojon en tago...

  • Mi tamen tre forte dezirus vidi la reĝidinon, almenaŭ por unu malgranda momento!FA1.9

  • Mi devas ĉiujn [leterojn] tralegi kaj multajn eĉ respondi almenaŭ per kelkaj vortoj.L1.291

  • Ib denove ekflamigis alumeton kaj trovis peceton da kandelo, kiun li ekbruligis; per tio la mizera ĉambreto almenaŭ iom prilumiĝis.FA3.94

Oni povas ankaŭ uzi minimume: Ĝi estas minimume tri metrojn longa. Se oni montras supran limon per maksimume (“ne pli ol”), tiam oni uzu prefere minimume: La manifestacion partoprenis minimume 2000 kaj maksimume 3000 personoj.

Noto: Minimumealmenaŭ, sed oni tamen neniam uzas *malalmenaŭ* por maksimume.

Ofte almenaŭ signifas “en ĉia okazo, spite al plej malfavoraj cirkonstancoj”:

  • Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ dormadis trankvile.M.176

  • Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto.Rz.81

  • Se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaŭ ĉesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon.OV.471

  • Tio ĉi estas stranga, sed almenaŭ oni ne devas tion ĉi lasi rimarki!FA1.109

Almenaŭ estas uzebla en deziraj se-frazoj por igi la deziran signifon pli klara: Ha, se almenaŭ la malgranda knabino sidus ĉi tie en la ŝipeto, tiam mi ne malĝojus, se eĉ estus duoble pli mallume!FA1.155

Almenaŭ ofte rilatas rekte al certa frazparto montrante, ke almenaŭ ĝi validas, se ne pli. En tia uzo almenaŭ devas stari tuj antaŭ la frazparto, al kiu ĝi rilatas:

  • Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!BV.83

  • Almenaŭ ili aprobas la bazajn principojn. Eble ankaŭ aliaj aprobas.

  • Ili aprobas almenaŭ la bazajn principojn. Eble ankaŭ aliajn aferojn ili aprobas.