PMEG 2023

14.3.12. Kvazaŭ

Kvazaŭ = “proksimume, ŝajne, iamaniere, laŭaspekte”. Ĝi montras nerealecon, ŝajnon:

  • Li kvazaŭ volas ion komuniki nur al vi sola.H.29Li ŝajne volas ion komuniki...

  • “Ĉu vi ne amas min pli ol ĉiun?” kvazaŭ paroladis la okuloj de la reĝidineto.FA1.99 Ne vere paroladis, nur ŝajnis tiel.

  • La konscio kvazaŭ lin forlasis.FA1.216 Li havis tian senton, kiu tre similis al tio, ke la konscio lin forlasis.

  • Du skerminstruistoj [...] renkontis sin ĉi tie kvazaŭ hazarde kaj kun ŝajna kolero atakis unu la alian.Rn.23 Ne vere estis hazarda renkontiĝo.

  • Ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo.OV.390

Kvazaŭ povas esti nuancilo de O-vorta frazparto montrante, ke ĝi estu komprenata nur kiel ŝajno. Ĉi tia kvazaŭ staru ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas:

  • Ha! mi eksentis kvazaŭ pikon tra la koro!FA2.52 Tio, kion mi eksentis, ne vere estis piko, sed ŝajnis tiel.

  • En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!M.135 Eble ne vera malkontenteco.

  • Ŝi retiriĝis kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo.M.172 Ne vere estis fantomo antaŭ ŝi, sed ŝi agis tiel.

  • La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo.M.95 Ponardo ne vere estis uzata.

Preskaŭ kaj kvazaŭ «

Ne konfuzu kvazaŭ kun preskaŭ. Kvazaŭ montras nerealecon, ke io ŝajnas ia, kvankam ĝi vere estas (tute) alia. Preskaŭ montras nesufiĉecon (malgravan), ke io estas ja tiaspeca, sed ke mankas iomete: Li estis kvazaŭ pikita per ponardo. Ŝajnis kiel ponardopiko, sed tute ne estis. Li estis preskaŭ pikita per ponardo. La ponardopiko maltrafis lin.

Enkondukilo de subfrazo «

Kvazaŭ ankaŭ estas enkondukilo de subfrazo: En la ventro estas tia krakado, kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn.Rz.21 Ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas.Rz.32

Komparilo «

Kvazaŭ povas ankaŭ enkonduki komparajn esprimojn simile al kiel: La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo.M.148

Kiel se «

En la plej unua tempo kvazaŭ ankoraŭ ne ekzistis. Tiam oni anstataŭe uzis kiel se aŭ nur kiel, sed nur por enkonduki subfrazojn.