PMEG 2023

14.2.1. Tabelvortoj je AM

kiam en kiu tempo, en kiu fojo
tiam en tiu tempo, en tiu fojo
iam en iu tempo, en iu fojo
ĉiam en ĉiu tempo, en ĉiu fojo
neniam en neniu tempo, en neniu fojo

Kiam «

  • Sed kiam tio okazis?FA2.48 Demanda kiam pri tempo pasinta.

  • Kaj kiam vi reiros?Rt.76 Demanda kiam pri tempo estonta.

  • Li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.OV.493 Demanda kiam (subfraza demando) pri estonta tempo.

  • En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino.FE.15 Rilata kiam.

  • Kiam mi venis al li, li dormis.FE.20 Rilata kiam.

Tiam «

  • Mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tiam estis ankoraŭ dormanta!FA2.137 Tiam montras la antaŭe diritan minuton.

  • Post la kongreso mi estos morale pli libera, kaj tiam mi povos plenumi la deziron de la Pariza Grupo.L1.158 Tiam montras la antaŭe menciitan estontan tempon.

  • Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis.FA1.62 Tiam almontras la postan kiam-frazon.

  • Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.FE.22 Tiam almontras la antaŭan kiam-frazon.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kiam-subfrazo, tiam povas esti forlasata. Legu ankaŭ pri ĉi tiam.

Iam «

  • Ŝajnas al mi, ke ĉi tiun vizaĝon mi jam iam vidis!FA2.111 Iam reprezentas nedifinitan pasintan tempon.

  • Neniu iam gustumis tian supon.FA3.126 Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

  • Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis.FA1.53 Iam reprezentas iun ajn pasintan tempon.

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136 Iam reprezentas nedifinitan estontan tempon.

Ĉiam «

  • Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.FE.16 Ĉiam = en ĉiu tempo, ĉu pasinta, ĉu estanta, ĉu estonta.

  • Li ĉiam diradis al mi la veron.FE.24 Ĉiam = en ĉiu pasinta tempo.

  • Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda.FE.41 Ĉiam = en ĉiu estonta tempo.

  • Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj!FE.20 Ĉiam = en ĉiu estonta tempo.

  • La filino iris, sed ĉiam murmurante.FE.19 Ĉiam = dum la tuta irado.

Neniam «

  • Bona koro neniam fariĝas fiera.FA2.41 Neniam = neniu tempo, ĉu pasinta, ĉu estanta, ĉu estonta.

  • Tion ĉi mi neniam supozis.FA1.108 Neniam = neniu ajn pasinta tempo.

  • La kolo de botelo neniam poste povis forgesi tiun solenan momenton.FA3.108 Neniam = neniu tempo post tiam.

  • Li pensis pri la malgranda ĉarma dancistino, kiun li plu neniam vidos.FA1.156 Neniam = neniu estonta tempo.

Okazoj, kondiĉoj «

AM-vortoj povas ankaŭ montri okazon aŭ kondiĉon. Tiuj du nuancoj ofte miksiĝas:

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj.FE.27 Montra tiam kaj rilata kiam pri okazoj.

  • Tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo.FE.40 Rilata kiam pri okazoj.

  • Se efektive estas tiel, tiam ni ŝin serĉu.FA3.79 Kondiĉa tiam, kiu almontras la antaŭan se-frazon.

  • Rompu la murojn inter la popoloj, [...] kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas.OV.370 Tiam = sub tiu kondiĉo, ke ni rompos la murojn.

Por enkonduki subfrazon, kiu montras nuran kondiĉon sen tempa aŭ okaza nuanco, oni ne uzu kiam, sed se.

Rolvortetoj antaŭ AM-vortoj «

AM-vortoj estas ankaŭ uzataj kun tempa rolvorteto, kiu ŝanĝas la signifon:

  • Tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn.FA3.146 La esprimo por ĉiam montras, ke la sekvoj ĉiam restos. La fermado de la okuloj estas nur momenta, sed la sekvo, la fermiteco de la okuloj, estos eterna.

  • Mi estis maldungita en 1960. De tiam mi restas senlabora. De tiam = de tiu tempo.

Kiam rolvorteto aperas antaŭ demanda kiam, ĝi montras la frazrolon de la vorto kiam:

  • Ĝis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne aŭskultos [...]?Ĥb.1 Ĝis kiam = ĝis kiu (estonta) tempo.

  • Ŝi demandis, de kiam vi loĝas ĉi tie. De kiam = de kiu (pasinta) tempo.

Sed kiam rolvorteto aperas antaŭ rilata kiam, ĝi ĉiam montras la rolon de la tuta subfrazo:

  • Post kiam li manĝis panon kaj trinkis, oni selis por li la azenon.Rĝ1.13 Post la manĝado kaj la trinkado oni selis la azenon.

Legu pli detale pri tempaj rolvortetoj antaŭ rilata kiam en la klarigoj pri rilataj subfrazoj.

Demandoj pri horo «

Se oni demandas precize pri horo, oni ne uzas kiam, sed la vicordan demandvorton kioma.

Vortfarado «

  • Tiama k.t.p. = “tia, ke ĝi ekzistis (aŭ ekzistos) tiam”: Mi bone konis la tiaman prezidanton de la klubo.

  • Iama = “iam antaŭe ekzistinta, eksa”. Iama estas uzata nur pri pasinta tempo: Li estas iama fianĉo de mi. / Ili loĝas en iama lernejo.

  • Ĉiama = “ekzistanta en ĉiu tempo, en ĉiu okazo”: La boneco de Dio estas ĉiama.Ps.52 Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro.Rt.39

  • Porĉiama = “tia ke ĝiaj sekvoj daŭros por ĉiam, tia ke ĝi daŭros por ĉiam”: Mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ.FA1.76 Tio estas ilia porĉiama posedaĵo.Lv.25

  • En la tago de la sankta Neniamo.PE.642 (= En tago, kiu certe neniam venos.)

Malnovaj formoj «

Komence la tempaj tabelvortoj finiĝis per AN: kian, tian, ian, ĉian, nenian. Zamenhof lasis unujaran periodon, dum kiu oni povis proponi ŝanĝojn en Esperanto. Post tiu jaro la sola ŝanĝo, kiu estis farita, estis ŝanĝo al AM-vortoj pro la risko de konfuzo kun tabelvortoj je A + N-finaĵo. La AN-vortoj ne estas plu uzeblaj, sed oni povas ilin renkonti en tekstoj de tiu unua jaro: Kian mi havos vian respondon, mi sendos al vi la libreton.UL.21 Tio ĉi estas la sola iam okazinta reformo en Esperanto.