PMEG 2023

32.1. Fraztipoj kaj frazfunkcioj

Ekzistas kvar ĝeneralaj fraztipoj: deklaraj, demandaj, ordonaj kaj ekkriaj frazoj. Ili respondas principe al kvar malsamaj komunikaj celoj, sed ne ĉiam la vera celo de frazo egalas al la gramatika formo de la frazo.

Deklaraj frazoj «

Deklara frazo estas la baza tipo de frazo. Per tia frazo oni transdonas informojn, sed ĝi povas ankaŭ plenumi aliajn taskojn. Deklara frazo ne havas ian specialan signon:

  • Leono estas besto.FE.5 Simpla informo.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18 La frazo povas esti klarigo de agmaniero: Tial mi evitas lin.

  • La rozo apartenas al Teodoro.FE.5 Povas kaŝiĝi admono: Do, vi ne prenu ĝin.

  • La suno brilas.FE.5 La frazo povas esti invito: Do, mi proponas, ke ni iru eksteren.

  • Baldaŭ pluvos. La frazo ŝajne estas transdono de fakta informo, sed temas vere nur pri opinio de la diranto. Ĝi eble ankaŭ estas propono iri endomen.

  • Mi sincere pardonpetas pro la malfruiĝo. La frazo estas informa el pure gramatika vidpunkto, sed la vera celo estas peto. La signifo do proksimiĝas al: Pardonu min pro la malfruiĝo!

  • Mi promesas al vi fari tion. La frazo ne nur rakontas, ke okazas promesado. Ĝi ankaŭ servas kiel promeso. La eldiro de la frazo estas la promeso mem. Se la frazo ne estus eldirita, la promesado ne vere okazus.

Demandaj frazoj «

Demanda frazo servas baze por serĉi informon. Demanda frazo havas demandan vorton, kiu normale staras komence de la frazo. Jes/ne-demandoj kaj alternativ-demandoj komenciĝas per ĉu. Aliaj demandoj komenciĝas per tabelvorto je KI:

  • Ĉu vi jam trovis vian horloĝon?FE.20

  • Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?FE.25

  • Kie estas la libro kaj la krajono?FE.6

  • Kiun daton ni havas hodiaŭ?FE.12

  • Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon?FE.34 La frazo eble celas ricevi informon, sed ĝi ankaŭ povas esti peto transdoni korktirilon (se tia troviĝas). Depende de la situacio povus esti absurde simple respondi “jes”. Ĝusta reago ofte estas nea respondo, transdono de korktirilo, aŭ montro, kie korktirilo troviĝas.

  • Kien vi iras?FE.26 Povus kaŝiĝi informo, ke la demandanto eventuale volus kuniri.

  • Ĉu vi povus malfermi la fenestron? Temas plej verŝajne pri ĝentila peto: Bonvolu malfermi la fenestron! En tia okazo jesa respondo sen malfermado estus absurdaĵo aŭ ŝerco.

  • Kial vi ne respondas al mi? – Ĉu vi estas surda aŭ muta?FE.20 La vera senco povas esti esprimo de ĉagreno.

  • “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki?”FE.19 Temas pri protesto. La demandanto ne volas respondon.

Legu pli pri demandoj kaj respondoj.

Ordonaj frazoj «

Ordona frazo servas por influi la agadon de la alparolato per ordono, peto, admono, malpermeso, invito aŭ propono. Ordona frazo havas ĉefverbon kun U-finaĵo, vola modo. Ordona frazo preskaŭ ĉiam havas la subjekton vi. Tial vi normale estas subkomprenata:

  • Iru for!FE.20 Ordono.

  • Nu, iru pli rapide!FE.26 Ordono.

  • Infano, ne tuŝu la spegulon!FE.20 Malpermeso.

  • Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj!FE.20 Admono.

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8 Peto.

  • Via reĝa moŝto, pardonu min!FE.42 Petego.

  • Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro!FE.39 Invito al sidado.

  • Al leono ne donu la manon.FE.7 Ĝenerala informo pri prudenta agmaniero.

  • Hej, ni forkuru tuj! Admono.

  • Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa.FE.20 Konsilo.

  • Li venu, kaj mi pardonos al li.FE.20 Nerekta admono ne al la persono, kiu venu, sed al alia. Efektive la frazo estas pli informa ol ordona: Se li venos (kaj mi volas, ke li venu), mi pardonos al li.

Legu ankaŭ pri uzado de I-verbo anstataŭ U-verbo.

Ekkriaj frazoj «

Ekkria frazo montras fortan senton pri io ekstrema. Ekkria frazo enhavas unu el la vortetoj kia, kielkiom. La KI-vorto en ekkria frazo tute ne montras demandon. La KI-vorto normale staras komence de la frazo, ofte tamen post alia ekkria vorto:

  • Kia ĝoja festo!FE.10Vere estas bonega ĝoja festo!

  • Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.FE.41 Kia montras surprizon pro stranga demando.

  • Ha, kiel bele!FE.26

  • Fi, kiel abomene!FE.26

  • Kia granda brulo! kio brulas?FE.31 Kia montras fortan senton pri la grandeco de la bruo. Kio tamen estas pure demanda. Estas do du frazoj, unu ekkria, kaj unu demanda.

  • “Kiom multe vi scias!” [...] “kiel vi povoscias rakonti!”FA1.232 Kiom kaj kiel esprimas miron pri la scioj kaj rakontokapabloj de rakontanto.

  • Ho, kia okazaĵo! Kia esprimas miron pri la ekstremeco de la okazaĵo. Ĉu la okazaĵo estis ekstreme plaĉa aŭ ekstreme malplaĉa, dependas de la situacio.

Iafoje kio povas montri kaj demandon kaj surprizon. Tiaj frazoj estas do duone demandaj, duone ekkriaj:

  • Ho, Dio! kion vi faras!FE.26 Kio esprimas miron pri io stranga, sed estas samtempe ankaŭ demanda.