PMEG 2023

4.1. Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finaĵo O oni nomas O-vorto. O-vortoj rolas precipe kiel subjekto kaj objekto, sed ili povas roli en multaj aliaj manieroj.

O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretaĵoj, abstraktaĵoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

  • tablo = nomo de konkretaĵo

  • hundo = nomo de bestospeco

  • saĝo = nomo de kvalito

  • amo = nomo de sento

  • kuro = nomo de ago

  • martelado = nomo de agado

  • Petro = nomo de persono

  • Berlino = nomo de urbo

Post O-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro, kaj N-finaĵo por frazrolo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

tablotablojtablontablojn
hundohundojhundonhundojn
kurokurojkuronkurojn

Oni povas anstataŭigi la finaĵon O per apostrofo, sed nur kiam ne sekvas J aŭ N: hund’hundo, saĝ’saĝo, am’amo, kur’kuro, Berlin’Berlino.

Legu ankaŭ pri O-vortaj frazpartoj, kaj pri propraj nomoj.