PMEG

4.3. Seksa signifo de O-vortoj

En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj O-vortoj. La finaĵo O neniel esprimas sekson.

La signifon de vorto oni ĉiam devas lerni. Por ĉiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj decidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio ĉi, kaj multaj vortoj bedaŭrinde havas neklaran signifon.

Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neŭtralaj radikoj, virseksaj radikoj kaj inseksaj radikoj:

  • Sekse neŭtralaj radikoj:

    • Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, homo, infano, orfo, persono, birdo, fiŝo, insekto, reptilio, simio k.a.

    • La sufiksoj -an-, -estr- -id-, -ist- kaj -ul-.

    • Participoj kun O-finaĵo: ...anto, ...into, ...onto, ...ato, ...ito, ...oto.

    • Ĉiuj bestospecioj: ansero, araneo, bovo, ĉevalo, ezoko, formiko, hundo, kato, koko, leono, lupo, muŝo, pasero, zebro k.a.

    • Diversaj ne-familiaj homaj rilatoj: amiko, ĉefo, gasto, kamarado, kolego, membro, najbaro k.a.

    • Profesioj kaj diversaj homaj roloj: aktoro, fripono, geografo, heroo, kelnero, majstro, mastro, ministro, monarĥo, moŝto, nobelo, pasaĝero, redaktoro, samurajo, sekretario, sklavo, studento, ŝoforo, tajloro, turisto, viktimo k.a.

    • Militistoj: adjutanto, generalo, kapitano, kaporalo, kolonelo, leŭtenanto, oficiro, soldato k.a.

    • Diversaj religiuloj: pastro, ajatolo, bonzo, derviŝo, diakono, episkopo, imamo, kardinalo, katoliko, papo, rabeno k.a.

    • Gentoj, landanoj, rasoj k.s.: Anglo, Arabo, Ĉino, Japano, Ruso, Svedo, Apaĉo, Cigano, Judo, Lapono, Slavo, indiĝeno k.a.

  • Viraj radikoj:

    • Diversaj evidente viraj radikoj: viro, masklo, bubo, fraŭlo, ĝentlemano, knabo, sinjoro k.a.

    • La sufikso -ĉj-.

    • Familiaj radikoj: avo, edzo, fianĉo, filo, frato, kuzo, nepo, nevo, onklo, patro, vidvo k.a. (sed orfo kaj ankaŭ la ĝenerala vorto parenco estas neŭtralaj).

    • Nobeloj kaj similaj altranguloj: barono, caro, duko, emiro, grafo, kavaliro, princo, reĝo, ŝaho, ŝoguno k.a. (sed la ĝenerala vorto nobelo kaj la vorto monarĥo estas neŭtralaj).

    • Kelkaj religiuloj: abato, monaĥo.

    • Specialaj virbestaj radikoj: boko, kapono, okso, stalono, taŭro k.a.

  • Inaj radikoj:

    • Evidente ina: femalo.

    • La sufiksoj -in- kaj -nj-.

    • Mitaj aŭ fabelaj estaĵoj, kiuj laŭ la tradiciaj rakontoj estas inaj: amazono, furio, muzo, nimfo, sireno k.a.

    • Diversaj sociaj roloj (plejparte historiaj): almeo, damo, hetajro, matrono, meretrico, primadono, putino, subreto k.a.

    • Specialaj radikoj por inseksaj bestoj: guno, pulardo k.a.

El la tri grupoj la neŭtrala estas sendube la plej granda. Ĝi estas nefermita klaso, kiu daŭre akceptas novajn membrojn. La vira grupo estas multe pli malgranda, kaj estas pli fermita. La ina grupo estas la plej malgranda. Eventuale ĝi povas akcepti pliajn membrojn.

Estas tute klare, ke ĉiuj tri kategorioj ekzistas. Sed eblas malkonsenti pri tio, precize kiuj vortoj troviĝu en kiu grupo. Tio estas tamen afero de detaloj, ne de principoj.

La klasado prezentita ĉi-antaŭe neniel pretendas esti io perfekta aŭ deviga por aliaj. La lingvo estas ĉi-kampe neunueca, kaj ne ekzistas ia simpla vero pri ĉiuj ĉi tiaj radikoj. Kompreneble ĉi tie temas nur pri Esperanto kaj Esperantaj vortoj. En aliaj lingvoj estas alie, kaj iliaj respondaj vortoj povas havi aliajn signifojn kaj uzojn.

Seksaj afiksoj «

Per la sufikso IN oni povas doni inan sekson al vorto: knabino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni IN, kiam temas pri ino: Ŝi estas reĝino. Ĉe neŭtrala radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga: Ŝi estas aktor(in)o. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu IN: Ŝi estas mia damo.

Per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Ĉe neŭtrala radiko oni povas aldoni VIR- aŭ vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro: Virhundoj agas alie ol hundinoj. Tiu rolo estas por vira aktoro. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR: Li estas reĝo. Se la radiko estas ina, oni principe povas aldoni VIR- aŭ vira por krei viran signifon, sed praktike tio apenaŭ okazas. Anstataŭ VIR aŭ vira iuj Esperantistoj uzas la proponitan virseksan sufikson IĈ°.

Per la prefikso GE oni povas doni ambaŭseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neŭtrala, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Kutime oni ne uzas GE antaŭ inaj radikoj, sed nur antaŭ viraj aŭ neŭtralaj.

Vortoj faritaj per la sufikso ĈJ havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ havas inan signifon.

Laŭkuntekste vira signifo «

En la tradicia lingvouzo oni rutine aldonas la sufikson IN al la plej multaj neŭtralaj radikoj, kiam oni parolas pri ino, kvankam tio principe ne necesas. Aliflanke oni tradicie ofte ne montras virseksecon, eĉ kiam tio povus esti bezonata. Oni kontrastigas inter ekz. bovo kaj bovino, koko kaj kokino, Ĉino kaj Ĉinino, Svedo kaj Svedino, kuracisto kaj kuracistino, lernanto kaj lernantino k.t.p., tiel ke bovo, koko, Ĉino, Svedo, kuracisto kaj lernanto ŝajnas viraj. Tiam la kunteksto (kontrasto kun ina vorto) momente donas viran signifon al vorto, kiu per si mem estas neŭtrala. Tio estas eble mallogika, sed tamen ankaŭ praktika. Temas pri ekonomia esprimomaniero. En multe-nombro tamen tiaj vortoj restas neŭtralaj: Vortoj kiel bovoj, kokoj, Ĉinoj, Svedoj, kuracistoj, lernantoj k.t.p. normale inkluzivas kaj virojn kaj inojn. Ne necesas aldoni la prefikson GE. Efektive nur ĉe la multe-nombra formo oni povas klare vidi, ĉu temas pri neŭtrala aŭ vira radiko. Firme viraj radikoj neniam estas uzataj sensekse en multe-nombro. Vortoj kiel patroj, knaboj, onkloj kaj bokoj ĉiam montras nur virojn aŭ virbestojn.

Aliflanke, multaj firme neŭtralaj vortoj, ekz. homo, persono, infano, parenco, membro, pasaĝero, demokrato, turisto, besto, formiko, muŝo k.a., apenaŭ iam estas uzataj kun virseksa signifo. Oni ne parolas pri ekz. *homo kaj homino*, *persono kaj personino*, *infano kaj infanino*, celante, ke homo, persono kaj infano estu komprenataj vire. Entute vortoj kiel homino, personino kaj infanino estas tre maloftaj. Iuj eĉ opinias, ke tiaj vortoj estas eraraj. Tio tamen estas troigo. En iaj specialaj kuntekstoj povas esti tute konvene paroli pri ekz. hominoinfanino.

Ekde la malfrua 20-a jarcento pli kaj pli da parolantoj ĉesis rutine aldoni IN al neŭtralaj radikoj, kiam ili parolas pri ino. Ĉe tiuj parolantoj la neŭtraleco de tiaj radikoj estas do klare rimarkebla ankaŭ en la unu-nombra uzo. Dume ĉe tiuj parolantoj, kiuj restas ĉe la tradicia kutimo rutine aldoni IN ĉiam, kiam tio estas ebla, la neŭtraleco de tiaj radikoj estas rimarkebla ĉefe ĉe la multe-nombra formo. Tiel povas ŝajni, ke la tradiciemuloj uzas multe pli da radikoj kun virseksa signifo. Tio povas krei la impreson, ke ekzistas grandskala malunueco pri la klasado de la radikoj. Sed fakte temas nur pri diversaj uzokutimoj de la sufikso IN.

Ĉiu plene rajtas daŭrigi la tradician kvazaŭ-viran uzadon de neŭtralaj vortoj, sed ĉiu ankaŭ rajtas uzadi neŭtralajn vortojn plene sensekse. La du manieroj uzi la neŭtralajn vortojn ne vere konfliktas inter si. Ili ambaŭ estas konformaj al la reguloj de la lingvo kaj pravigeblaj per la lingva tradicio. Temas simple pri personaj preferoj, ĉu insisti pri sekso aŭ ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava informero, por aliaj ĝi tre ofte estas grava.

Malklara klasado «

Ĉe iuj radikoj la efektiva lingvouzo tute klare fiksis la seksan signifon de la radiko. Ekzemple vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro kaj reĝo estas klare virseksaj, vortoj kiel homo, persono, infano, parenco, membro kaj besto estas klare sekse neŭtralaj, kaj femalo kaj damo estas klare inaj. Sed la klasado ne ĉiam estas tiel klara.

Iuj radikoj montras homan rolon, kiu estas plej ofte okupata de viroj, kvankam nenio vere malebligas virinon en tia rolo. Tre frapa ekzemplo estas la vortoj soldato kaj pastro. Por tiuj, kiuj konas nur virajn soldatojn kaj nur virajn pastrojn, tiuj radikoj povas ŝajni per si mem klare viraj, sed en iuj landoj ja ekzistas ankaŭ inaj soldatoj kaj inaj pastroj. En la ĉi-antaŭaj listoj soldato kaj pastro estas klasitaj kiel neŭtralaj. Tiaj radikoj ekzempligas la multajn okazojn, en kiuj la klasado estas tre malfacila. Ĝenerale la ĉi-antaŭaj listoj sekvas la principon, ke radikoj kun malklara, neunueca aŭ ŝanceliĝanta signifo estas klasataj kiel sekse neŭtralaj radikoj.

Kelkaj tradiciaj sociaj roloj ĝis nun neniam estis okupitaj de virinoj, ekzemple la roloj de papo, kardinalo, ajatolo, ŝaho aŭ ŝoguno. Kiam tiuj radikoj estas uzataj por paroli pri la efektiva realeco aŭ la oficiala historio, oni pro sociaj faktoj komprenas, ke temas pri viroj. Sed necesas distingi sociajn faktojn disde lingva signifo. Oni ja povas ankaŭ uzi la lingvon por paroli pri fikcio aŭ pri ne vaste akceptataj historiaj hipotezoj. Krome la sociaj faktoj povos ŝanĝiĝi en la estonteco. Tamen, ĉar oni tre malofte uzas tiujn vortojn por fikcioj aŭ hipotezoj, laŭ kiuj ankaŭ virinoj alprenas tiujn sociajn rolojn, ne estas klare, ĉu en tiuj situacioj estas eble uzi la radikon sen la sufikso IN (kio donas al la radiko neŭtralan sencon) aŭ ĉu oni devas aldoni IN (kio donas la impreson, ke la radiko estas virseksa). En la ĉi-antaŭaj listoj, la religiaj postenoj kiel papo, kardinalo kaj ajatolo estas prezentitaj kiel sekse neŭtralaj, sekvante la modelon de la vorto pastro, dum la ekster-eŭropaj nobelaj titoloj kiel ŝaho kaj ŝoguno aperas kiel virseksaj, sekvante la modelon de la klare virseksaj eŭropaj nobel-titoloj kiel reĝo kaj duko. Tamen ankaŭ eblus klasi tiajn radikojn alimaniere.

Radikoj por supernaturaj kaj fabelaj estaĵoj kiel dio, diablo, anĝelo, feo, koboldo, fantomo kaj genio havas tre varian uzon depende de la diversaj tradicioj kaj imagoj pri tiaj estaĵoj. Iuj el ili tamen forte tendencas al vireco, ekzemple dio kaj feo. Se oni parolas pri inoj, oni do normale uzas diino kaj feino. Sed la multe-nombraj formoj dioj kaj feoj ja estas sekse neŭtralaj, kaj tial oni devas rigardi la radikojn kiel sekse neŭtralajn.

Radikoj por mitaj aŭ fabelaj inaj estaĵoj kiel muzo kaj nimfo estas en la ĉi-antaŭaj listoj klasitaj kiel inaj radikoj, ĉar en la originaj mitoj ja temas ĉiam nur pri inaj estaĵoj. Sed oni uzas tiajn radikojn ankaŭ por aliaj celoj, ekzemple por metafore paroli pri la ecoj de iu persono, aŭ por nomi similan estaĵon en nova fikciaĵo. Tiam temas pri homoj aŭ fikciaj estaĵoj, kiuj dividas nur kelkajn el siaj ecoj kun la estaĵoj el la tradicia mito. Tiam la sekso ne nepre devas esti inter tiuj ecoj, kiuj restas el la mito. Sekve ankaŭ eblas uzi tiajn radikojn kun sekse neŭtrala interpreto.

Legu ankaŭ pri eventuala sekso de UL kaj aliaj similaj sufiksoj.

Evoluo «

La signifo de radiko ne estas ŝtone fiksita. La lingvo povas evolui, kaj ankaŭ fakte evoluas kaj ŝanĝiĝas. Multaj vortoj, kiuj antaŭe estis uzataj preskaŭ ĉiam kun vira signifo, estas nun pli kaj pli uzataj kun neŭtrala signifo. Precipe ĉe profesioj la evoluo de la modernaj socioj ĉiam pli kreas bezonon de vortoj neŭtralaj. Sed estas evidente, ke tiu evoluo ne povas trafi ĉiujn vortojn. La signifo de oftaj viraj vortoj kiel patro, viro, knabo, sinjoro, reĝo k.a., tre malfacile ŝanĝiĝos. Ili estas kaj kredeble restos viraj. Ankaŭ kelkaj inaj radikoj kiel damo kaj subreto havas tre firman signifon, kaj estas malfacile imagi, ke ili iam fariĝos sekse neŭtralaj.

Ĝenerale estas konsilinde ne provi ŝanĝi, reformi aŭ modifi la seksan signifon de radikoj, por kiuj la uzado kaj signifo estas stabilaj kaj klaraj, ĉar tio nur pliigus la konfuzon. Sed en ĉiuj okazoj, en kiuj la signifo estas malklara, neunueca aŭ ŝanceliĝanta, estas konsilinde doni al la radiko neŭtralan signifon.

Multaj opinias, ke Esperanto diskriminacias virinojn, ĉar iuj vortoj estas baze viraj. Rigardante la ĉi-antaŭajn listojn oni tamen vidas, ke plej multaj vortoj estas (aŭ almenaŭ povas esti) neŭtralaj. Oni do tute rajtas diri ekz. Ŝi estas ŝoforo, ĉar la radiko ŜOFOR per si mem estas neŭtrala. Iuj tamen plu insistas ĉe tiaj vortoj ĉiam uzi IN, se temas pri ino. Tiam estas diskriminacia ne la lingvo, sed (eventuale) la lingvouzantoj.

Ĉe la sufiĉe malgranda grupo de vere viraj vortoj oni tamen devas uzi IN-sufikson, kiam temas pri ino: edzino, fratino, reĝino k.t.p.

Ekde la 2010-aj jaroj aldoniĝis pli kaj pli al tiu ĉi diskuto la fakto, ke iuj homoj rigardas sin kiel “neduumajn”, t.e. nek kiel virojn, nek kiel virinojn, aŭ eble kiel sekse ambiguajn.

Kelkaj nun eksperimente ekuzas novajn sekse neŭtralajn vortojn anstataŭ la malgranda grupo de vere viraj vortoj. Ili uzas ekzemple nove kreitajn vortojn kiel pajtro° kaj ejdzo° anstataŭ patro/patrino kaj edzo/edzino respektive. Aliaj ekuzas parento° kaj spozo° samcele. Tiaj novaj vortoj estas uzeblaj egale por viroj, virinoj kaj neduumaj homoj. Sed ilin ankoraŭ uzas nur malmultaj homoj. Aliaj simple donas al vortoj kiel patro kaj edzo sekse neŭtralan sencon, sed tia signifoŝanĝo povas kaŭzi gravajn miskomprenojn. Ankoraŭ aliaj uzas la prefikson GE por doni sekse neŭtralan sencon al tiaj vortoj: gepatro, geedzo. Sed tio ŝanĝas la tradician kaj Fundamentan signifon de GE.

Legu ankaŭ pri la proponita virseksa sufikso IĈ°, la sekse neŭtrala unu-nombra pronomo ri° kaj la nove proponita sufikso IP°, kiu montras, ke la persono estas “neduuma”.