PMEG 2023

4.2. Uzo de O-vortoj

Frazparto, kies ĉefa vorto estas O-vorto, estas nomata O-vorta frazparto. O-vortaj frazpartoj rolas en frazoj precipe kiel subjekto, objekto, alvoko aŭ komplemento, sed ili ankaŭ povas roli kiel priskribo de alia vorto.

O-vortaj frazpartoj kiel subjekto «

  • La bona virino trankviligis sian soifon.FE.15

  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33

Legu pli pri subjekto.

O-vortaj frazpartoj kiel objekto «

  • Mi prenis broson kaj purigis la veston.FE.39

  • Mi vidas leonon.FE.7

Legu pli pri objekto.

O-vortaj frazpartoj kiel alvoko «

  • Ludoviko, donu al mi panon.FE.8

  • Vi parolas sensencaĵon, mia amiko.FE.35

Legu pli pri alvoko.

O-vortaj frazpartoj kiel komplemento «

  • Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.FE.6

  • Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

  • Mi veturas al Londono.LR.129

  • Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.FE.35

Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj.

O-vortaj frazpartoj kiel priskribo «

  • La dentoj de leono estas akraj.FE.7

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32

  • Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj.M.112

  • Aŭgusto estas mia plej amata filo.FE.22

Legu pli ĉe la diversaj rolmontriloj. Legu ankaŭ pri perverba priskribo.