PMEG 2023

28. Participoj

Participo estas vorto, kiu prezentas agon aŭ staton kvazaŭ econ de ĝia subjekto aŭ objekto. Participojn oni formas per specialaj participaj sufiksoj. Ekzistas ses participaj sufiksoj, tri aktivaj (ANT, INT, ONT) kaj tri pasivaj (AT, IT, OT).