PMEG 2023

35.5. Majuskloj kaj minuskloj ĉe propraj nomoj

Pri majuskloj kaj minuskloj ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Majusklado povas helpi al klareco, sed estas cetere sufiĉe malgrava afero.

Ekzistas diversaj sistemoj kaj konvencioj pri uzado de majuskloj ĉe propraj nomoj kaj vortoj kreitaj el propraj nomoj. Gazetoj ofte havas propran regularon, kaj unuopuloj havas proprajn kutimojn. Ĝenerale ekzistas du tendencoj, minusklema skribo (oni uzas majusklojn nur ĉe efektivaj propraj nomoj) kaj majusklema skribo (oni uzas majusklojn ankaŭ en vortoj, kiuj estas similaj al propraj nomoj, kaj en vortoj faritaj el propraj nomoj). Minusklema skribo estas klare pli ofta, sed kelkaj malmultaj uzas majuskleman skribon. Sed ofte en minusklema skribo oni faras kelkajn esceptojn en apartaj okazoj, kiuj estos klarigitaj ĉi-poste.

Noto: Antaŭe PMEG uzis plejparte tre majuskleman skribon, sed nun en PMEG aperas precipe minusklema skribo, krom en ekzemploj, en kiuj la skribo de la origina teksto estas konservita.

Oni skribas ĉiujn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Elizabeto, Parizo, Ĉinujo, Nov-Zelando, Esperanto. Tio estas ĝenerala regulo, kiun sekvas pli-malpli ĉiuj.

Se nomo konsistas el pluraj vortoj, oni plej ofte krom la unua vorto majuskligas ankaŭ ĉiun gravan vorton de la nomo (precipe O-vortojn kaj A-vortojn): Nigra Maro, Sankta Petro, Dominika Respubliko. Sed malgravajn partojn de tiaj nomoj (precipe vortetojn) oni ofte skribas minuskle (krom se temas pri la unua vorto de la nomo): Departemento pri Eksterlandaj Aferoj, Bulonjo ĉe Maro. Iafoje komenca la estas efektiva parto de la nomo: La Nobla Korano, La Kancerkliniko (nomo de gazeto). Legu cetere pri la ĉe propraj nomoj.

Se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, plej multaj uzas minusklan skribon, ĉar la nova vorto mem ne estas propra nomo.

  • Eŭropoeŭropa: la plej gravaj eŭropaj lingvojAD.10

  • Amerikoamerika: la teron amerikanOV.400

  • Esperantoesperantisto: la unua kongreso de la esperantistojOV.363

  • Voltero (nomo de filozofo) → volterano: La volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas.Rz.8

  • En la februara numero ni legis raporton pri nia lando, kaj certe ni ĝojas, ĉar de ĉiam la brazilaj kaj argentinaj esperantistoj kunagadis por la komuna celo. Februaro estas propra nomo de monato. Brazilo kaj Argentino estas landonomoj. Esperanto estas lingvonomo. Legu pli ĉi-poste pri tiaj nomoj.

Sed iuj tamen uzas komencan majusklon en tiaj vortoj, ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo: Eŭropa, Amerika, Volterano kaj iafoje eĉ Esperantisto. Tia skribo estas nuntempe malofta, sed ĉe Zamenhof oni povas trovi multajn ekzemplojn de tia skribmaniero:

  • La Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo, kaj la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj.FK.284 Ameriko estas propra nomo de kontinento. Volapük kaj Esperanto estas propraj nomoj de lingvoj. Minuskla skribo de la vorto esperantisto estas tamen multe pli ofta, precipe nuntempe.

  • La Bremena vaporŝipo “Lloyd” staras en la haveno.FK.202 Bremeno estas germana urbo.

  • Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj.FE.37

  • Tiaj formoj [...] estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj.LR.52A Oni normale ne skribas *kontraŭEsperantaj*, kiam oni uzas majusklan E, sed uzas dividostrekon, ĉar estas iom strange skribi majusklon tuj post minusklo. Se oni preferas minusklan skribon, oni povas skribi kontraŭesperantajkontraŭ-esperantaj laŭplaĉe.

En iaj okazoj eĉ tre minusklemaj gazetoj tamen uzas majusklan skribon de tiaj vortoj. Tre oftaj estas la skriboj Esperanta kaj Esperante (rilata/rilate al la lingvo Esperanto) por eviti konfuzon kun la participoj esperanta kaj esperante (el la verbo esperi), kvankam tiuj participaj formoj aperas nur tre malofte en la praktiko. Aliaj oftaj majusklaj skriboj estas Fundamenta (rilata al la verko Fundamento de Esperanto) kaj Zamenhofa (rilata al Zamenhof) kaj Akademia (rilata al la Akademio de Esperanto). Entute A-vortoj faritaj el nomoj de personoj estas relative ofte skribataj majuskle por klareco: Ŝekspira, Hitlera, Konfucea k.s. Tio estas aparte ofta, kiam la propra nomo ne estas esperantigita: Einstein-a, Keynes-a k.s.

Monatoj «

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo. Tio estas rekomendinda:

  • Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua.FE.12

Nuntempe tamen multaj skribas monatonomojn minuskle, kvankam oni ankoraŭ ĉiam traktas ilin kiel proprajn nomojn (ĉiam sen la). Kvankam tia minuskla skribo estas tre ofta, ĝi ne estas rekomendinda.

Festoj «

Nomoj de festoj estas normalaj propraj nomoj kun komenca majusklo: Kristnasko, Pasko, Advento, Aŝuro° k.t.p. Sufiĉe ofte oni tamen uzas la antaŭ tiaj nomoj, kaj iafoje oni eĉ vidas ilin kun komenca minusklo (kun aŭ sen la), sed tio ne estas imitinda:

  • Ho, se estus jam Kristnasko!FA2.44 En la Universala Vortaro de la Fundamento la vorto kristnasko estas tamen minuskle skribita. Sed normale ĝi estas uzata propranome sen la.

  • Ĝi estas ofero de Pasko al la Eternulo.Er.12

Semajntagoj «

La nomoj de la semajntagoj (lundo, mardo, merkredo k.t.p.) ne estas propraj nomoj, kaj estas tial skribataj minuskle. Ili estas tamen ofte uzataj propranomece.

Landoj, popoloj kaj lingvoj «

Landonomojn oni ĉiam skribas kun komenca majusklo, ĉar ili estas veraj propraj nomoj: Nederlando, Usono, Koreujo, Azerbajĝano k.t.p.

Popolnomojn faritajn el landonomo oni plej ofte skribas minuskle: nederlandanoj, usonanoj k.t.p. Sed ankaŭ majuskla skribo estas ebla: Nederlandanoj, Usonanoj k.t.p. Simplaj popolnomoj ne estas propraj nomoj, kaj oni ordinare skribas ilin minuskle: norvegoj, araboj k.t.p. Sed ili estas tamen tre similaj al propraj nomoj, kaj iuj uzas komencan majusklon, kio eble povas helpi al klareco: Norvegoj, Araboj k.t.p.

Lingvonomojn faritajn el popolnomo aŭ landonomo oni ordinare skribas minuskle: la nederlanda, la islanda, la hinda, la araba, paroli ĉine k.s. Sed ĉar ili devenas de vortoj, kiujn oni povas skribi majuskle, oni povas uzi majusklan skribon ankaŭ de tiaj lingvonomoj: la Nederlanda, la Islanda, la Hinda, la Araba, paroli Ĉine k.t.p.

Verajn lingvonomojn kun O-finaĵo oni principe skribu majuskle, ĉar ili ĉiam kondutas kiel propraj nomoj: Esperanto, Ido, Lispo k.a. Sed kiam ne temas pri planlingvo, nek pri programada lingvo, sed pri ordinara homa lingvo, oni tamen kutime uzas minusklan skribon: latino, sanskrito, urduo k.a.

Majuskloj en la Fundamento «

Iafoje oni legas asertojn, ke tia aŭ alia uzo de majuskloj ĉe popolnomoj k.s. estas “kontraŭ-Fundamenta”. La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj troviĝas en ĝi ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj ĉe tiaj ĉi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion definitivan pri majuskloj ĉe tiaj ĉi vortoj.