PMEG 2023

12.3.3.2. Da – detalaj reguloj

Estas du kondiĉoj por uzi da:

  • La antaŭa esprimo devas montri kvanton. Ĝi povu esti respondo al la demando “kiom?”.

  • La posta esprimo devas esti laŭsence nelimigita kaj nedifinita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de, sed ankaŭ ekz. el kaj je povas uziĝi, depende de la kunteksto.

Se tute ne temas pri kvanto, mezuro aŭ nombro, sed ekz. pri speco, oni ne uzu da, sed ordinare de:

  • Ni manĝis specon de fiŝo. La vorto speco neniam povas esprimi kvanton, mezuron aŭ nombron. Do neniam diru *speco da...*.

  • Ĉe ni estas manko de akvo. La vorto manko neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

  • Pro perdo de kuraĝo ili ne venis. La vorto perdo neniam esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron.

Neniam uzu da rilate al A-vorto, eĉ se ĝi esprimas kvanton, mezuron aŭ nombron:

  • Ni renkontis multajn homojn. (= Ni renkontis multe/multon da homoj.) Kvantaj A-vortoj, multa(j), kelka(j), pluraj k.a., ligiĝas rekte al la mezurata O-vorto kiel rekta priskribo sen da.

  • La botelo estas plena de/je akvo. La A-vorto plena ĉiuokaze ne esprimas kvanton, sed staton. Ankaŭ la E-vorto plene ne esprimas kvanton: Tie estas plene de/je homoj. Neniam diru *plena da...**plene da...*.

  • Tie ni trovis ĉambron plenan de/je rubaĵoj.

Frazparto kun difinilo (la, tiu, ĉiu, poseda pronomo...) estas difinita, do limigita kaj individueca (ne-substanceca). Sekve oni ne uzu da antaŭ tia frazparto, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el la pano.

  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el tiuj vinoj.

Persona pronomo ordinare montras unu aŭ plurajn difinitajn individuojn. Tial oni ne uzu da antaŭ persona pronomo, sed anstataŭe deel:

  • Ni manĝis iom de/el ĝi.

  • Ili aĉetis kelkajn botelojn de/el ili.

Se la kvanto aŭ nombro jam estas montrata per nombra vorteto aŭ A-vorto, oni ne uzu da, sed deel:

  • Ŝi pagis kotizon de cent eŭroj. La vorto kotizo ĉiuokaze ne esprimas kvanton. Sed oni ja povas diri ŝi pagis cent eŭrojn da kotizo.

  • Ni gustumis tre multe de unu vino.

  • Ili manĝis ĉiom de/el tuta bovo.

  • Li trinkis iom de/el kelkaj bieroj.

Se unu-nombra O-vorto jam per si mem esprimas klare limigitan kvanton, oni ne uzu da:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14 Jaro montras per si mem klare limigitan tempon.

  • Ili fortranĉis duonon de centimetro.

Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32 Glaso jen montras individuaĵon, jen kvanton. (En la praktiko oni diras preskaŭ ĉiam vinglaso anstataŭ glaso de vino.)

  • Ili konstruis grandan reton da/de komputiloj. Se la esprimo grandan reton montras, kiom da komputiloj estis, tiam oni diru da komputiloj. Sed se grandan reton montras, kiamaniere la komputiloj interrilatas (en la formo de granda reto), tiam oni diru de komputiloj.

La uzo de da do dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi:

  • Kiom da soldatoj estis? – Estis grupo da soldatoj!

  • Kia grupo ĝi estas? – Ĝi estas grupo de soldatoj!

  • Kiom da rozoj vi volas? – Mi volas bukedon da rozoj!

  • Kian bukedon vi volas? – Mi volas bukedon de rozoj!

Ofte estas necese atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava ( da), aŭ la antaŭa vorto ( de). A da B estas B (en A-kvanto), dum A de B estas A (kiu iel rilatas al B): Grupo da soldatoj estas soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj (aŭ bukedo el rozoj) estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

En esprimoj kun la vorto nombro, oni povas heziti inter da kaj de:

  • La granda nombro da novaj partoprenantoj ĝojigis min.La multaj novaj partoprenantoj ĝojigis min. Ili ĝojigis min.

  • La granda nombro de novaj partoprenantoj ĝojigis min.La nombro ĝojigis min. Ĝi ĝojigis min.

Ekzemploj kun da, de kaj el «

  • Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo).FE.32 Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

  • Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.FE.34 Aroj ĉi tie montras kvanton.

  • Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.FE.38 Granda serio ĉi tie montras kvanton.

  • Tri estas duono de ses.FE.14 Ses estas preciza limigita nombro.

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis.FA1.108 La ŝtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan ŝtofon.

  • La pastro prenos iom el la sango.Lv.4 La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankaŭ uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj ĉi frazoj.

  • Oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno.Lv.7 Ĝi montras individuaĵon.

  • Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.FA3.55 Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

  • Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco ĉi tie montras aŭ individuaĵon aŭ kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.

  • Marta [...] rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.M.133 Ĉi tie peco montras kvanton.

  • Radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano.FA1.182 Radio normale ne montras kvanton, sed pro da ĝi ricevas tian signifon tie ĉi.

  • En ilia profundo [= en ŝiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon.M.35 Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.