PMEG 2023

12.3.1. Je

Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed ĝi aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj.

Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.

Ofte oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je, precipe por mezuro kaj tempopunkto.

Tempopunkto «

Je plej ofte montras horon:

  • Li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.Rt.109

  • Ni prenos la buson je dudek (minutoj) antaŭ la deka (horo).

Legu pli detale pri horoj.

Tempopunkta je uziĝas iafoje ankaŭ ĉe nomoj de festoj:

  • Je Pasko okazis tie Esperanta festivalo.En Pasko....

  • Je Kristnasko mi vizitos mian patrinon.En Kristnasko...

La rolvorteto al havas ĉe festonomoj specialan signifon.

Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je:

  • Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi.FE.29

  • Li revenos hejmen je la plenluno.SS.7 Ĉi tie je helpas montri, ke la plenluno estu komprenata kiel tempa vorto: = ... je la tempo de la plenluno. N-finaĵo anstataŭ je tute ne funkcius en tiu frazo.

  • Kiam je la vespero la fratinoj tiel mano en mano sin alte levis tra la maro, tiam la malgranda fratino restis tute sola.FA1.86 Nun oni ordinare uzas en la vespero.

Mezuro «

Je povas montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli kutima. Mezura je estas tamen sufiĉe ofta ĉe mezuraj priskriboj de plimalpli, ĉe tre longaj mezuresprimoj, kaj ĉe vortoj, kiuj ne povas akcepti N-finaĵon:

  • Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi!M.155 Anstataŭ je unu jaro oni povas uzi unu jaron. La vorteto kiom tamen ne povas ricevi N-finaĵon. Eventuale oni povus diri simple kiom (sen je), sed je kiom estas pli klara.

  • La fratoj rajdis tiel rapide, kiel ili povis, kaj antaŭiĝis al li je tuta horo.FA3.97 Je tuta horo mezuras la distancon inter la rajdantoj. Ĉi tie oni povus ankaŭ uzi per.

  • En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.M.202 Kelke ne povas ricevi N-finaĵon.

Legu ankaŭ pri matematika uzo de je.

Mankaĵo, abundaĵo, sopiraĵo «

Ĉe diversaj esprimoj de manko, abundo kaj sopiro, je ofte montras tion, kio mankas aŭ abundas, aŭ tion, al kio oni sopiras:

  • Ĝi estas libera je mankoj....de mankoj.

  • Eĉ sian patrinon Maaĥa li senigis je ŝia titolo de reĝino.Rĝ1.15

  • Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.Gn.13

  • La ĉielo kovriĝis je nuboj.FA1.85...per nuboj.

  • Glaso da vino estas glaso plena je vino.FE.32...plena de vino.

  • Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon).FE.29

  • Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon.BV.31

Korpa aŭ anima stato «

Je povas pliprecizigi diversajn esprimojn de korpa aŭ anima stato:

  • La laboristoj en fabrikoj [...] suferas tre ofte je kronika konjunktivito.FK.219...de/pro kronika konjunktivito.

  • Ŝi gravediĝis je ĝemeloj.

  • La reĝo de la lando malsaniĝis je tre profunda melankolio.FA3.72

  • Junuloj ofte tro suferas je absoluta manko de singardo.H.46

Korpoparto tuŝata aŭ malsana «

Je estas la normala maniero montri korpoparton iel tuŝatan de preno, kapto, malsano k.s.:

  • Li kaptis min je la brako. Je la brako montras mian brakon. Por montri lian brakon (kiun li uzas por kapti min), oni uzu per.

  • La hundoj ĵetis sin sur la juĝistojn kaj sur la tutan konsilistaron, kaptis unu je la piedoj, alian je la nazo, kaj ĵetis ilin.FA1.12

  • La cikonio certe ne malsuprenflugos kaj ne mordos min je la piedoj.FA1.15

  • En la tridek-naŭa jaro de sia reĝado Asa malsaniĝis je siaj piedoj.Kr2.16 La malsano “kaptis” la piedojn.

  • Li estas malsana je la brusto.

  • Li estis lama je siaj ambaŭ piedoj.Sm2.9

Diversaj komplementoj kaj priskriboj «

  • En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je senmorteco de l’ animo.OV.358 Kredi je iuje io = “kredi, ke tiu aŭ tio vere ekzistas”. Kredi ion, al io, pri io = “kredi, ke tio estas vera”. Kredi al iu = “kredi, ke tiu diras la veron”.

  • Li edziĝis je ŝi.FE.23 Nun oni uzas kutime alkun: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo.FE.39

  • La reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj.H.163 Se li venkos en la veto, li gajnos la ĉevalojn.

  • La pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida.M.152...al pozo sida, ...en pozon sidan.

  • Ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto.BV.38 Por ricevaĵo post interŝanĝo oni uzas normale kontraŭ.

  • Mi povas kalkuli je la helpo de multaj geamikoj.En miaj kalkuloj (= planoj) mi povas inkluzivi la pretecon de multaj geamikoj helpi min. Oni ankaŭ povas diri ...kalkuli pri la helpo...

  • Je mia miro la afero sukcesis.La afero sukcesis, kio mirigis min.

  • Je Jupitero! Distrumpetu alarmon! En ĉi tiaj alvokoj de supera potenco oni uzas ankaŭ pro kaj per.

Objekto «

Iuj eksperimente uzas je por indiki rektan objekton, kiam la rekta objekto estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, aŭ al kio oni malemas aldoni N-finaĵon, kvazaŭ renversante la regulon, ke oni povas uzi N-finaĵon anstataŭ je: *Li amas je Elisabeth.* (= Li amas Elisabeth-on.) *Ĉu vi legis je “Cent jaroj da soleco”?* (= Ĉu vi legis la libron “Cent jaroj da soleco”?) Tio estas nenorma uzo de je. Komparu kun la neoficiala objekta rolvorteto *na*°.