PMEG 2023

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la dekstra aŭ maldekstra flanko (ne la antaŭa aŭ malantaŭa), sed iafoje temas pli ĝenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon (komparu kun ĉe, kiu ankaŭ montras proksiman pozicion):

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25...dekstre aŭ maldekstre proksime de la pordo...

  • Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.M.100...proksime dekstre aŭ maldekstre de ŝi irantan...

  • Li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26

  • La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro.FA2.29

  • La gefianĉoj staris apud la altaro.FE.36...proksime de la altaro.

  • Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198

  • Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago.Rt.46

  • Apud li mi estas kiel nura komencanto. Figura uzo de apud por esprimi komparon. Se mi starus apud li mi ŝajnus kiel nura komencanto. Iafoje oni uzas ĉe en simila maniero.

Apud + direktaj rolmontriloj «

  • Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron.Lv.1...al loko apud la altaro.

  • Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li.Jĝ.3

Elparolo «

Ial multaj fuŝas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antaŭlasta vokalo: ápud. Ne: *apúd*.

Vortfarado «

  • Apuda = “troviĝanta proksime apud io”: Ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro.M.95

  • Apude = “en (flanka) proksimo”: Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj.FA1.212