PMEG

33.3. Demandaj subfrazoj

Se subfrazo estas demando, ĝi ne komenciĝas per ke, sed per ĉu aŭ per KI-vorto. Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj (subjekto, objekto, priskribo kaj komplemento), kaj ĝenerale validas la samaj reguloj. Oni povas ofte uzi helpan tio, sed ordinare tio ne necesas.

  • Al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon.FA3.140 La ĉu-demando estas subjekto de fariĝis. (Al li tio fariĝis duba.) Oni uzas E-finaĵon en dube, ĉar la subjekto estas subfrazo. Oni povus uzi helpan tio: Al li tio, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon, fariĝis duba.

  • Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.

  • Li [...] provis, ĉu la pordo estas nefermita.BV.60 La ĉu-demando estas objekto de provis. Oni povus uzi helpan tio: Li provis tion, ĉu la pordo estas nefermita.

  • Diri jam nun kun plena certeco, ĉu mi povos veni, nun estas ankoraŭ ne eble.L2.236 La ĉu-demando estas objekto de diri.

  • Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝisĉu tio estis efektivaĵo.FA1.163 Estas du objektaj ĉu-demandoj ligitaj per .

  • Ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi.FA1.164 La ĉu-demando estas objekto kun helpa tio.

  • Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.FE.18 La demando estas objekto de montris. Oni povus aldoni helpan tio: Mi montris al la la infano tion, kie kuŝas ĝia pupo.

  • Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado.FA4.115 La demando estas objekto de pripensis.

  • Ĉu vi ne scias, [...] kiom estis da mortigitoj?Rt.64 La subfraza demando estas objekto de scias.

  • Mi ne scias, ĝis kiam ili restos ĉi tie. La demando estas objekto de scias.

  • Li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras.FA1.108 La demando estas objekto de vidi.

  • Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias.FA1.229 La demando estas objekto kun helpa tio.

  • El tio povas elveni, la diablo scias, kio.Rz.9 La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.

  • Mia sola demando al vi estas, ĉu vi amas min. La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

  • La demando estas, kiel longe ni restu ĉi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo.Rt.88 La demando estas rekta priskribo de la vorto elekton.

  • Li faris al mi la demandon, ĉu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.

Demandaj subfrazoj en rolo, kiu bezonas rolvorteton «

Demanda subfrazo ankaŭ povas havi tian frazrolon, kiu principe bezonas rolvorteton, ekz. pri. Tradicie oni en tiaj okazoj uzas helpan tio post la rolvorteto. Sed se la bezonata rolvorteto estas pri, oni ofte anstataŭe simple forlasas (subkomprenas) la vorteton pri, se la frazo ne fariĝas tro malklara:

  • Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn.FK.232 La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.

  • La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo.FA2.104 La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.

  • La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava.L1.321 La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.

  • Mi dubas, ĉu vi estas feliĉa.FE.26 La demando rolas kiel pri-komplemento. = Mi dubas pri tio, ĉu... Sed pri tio estas forlasita.

  • Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.Dn.10 La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos...

Tradicie krom kaj anstataŭ eĉ povas aperi rekte antaŭ demanda subfrazo sen helpa tio, kvankam praktike tiaj frazoj praktike estas maloftaj:

  • Li demandis al mi ĉion imageblan krom (tio), ĉu mi amas lin.

  • Ŝi demandis pri mia nomo anstataŭ (tio), kial mi estas tie.

Uzo de sola pri sen helpa tio antaŭ demanda subfrazo, kiu komenciĝas per kiel, estas netradicia, sed nuntempe tamen relative ofta. Tia uzo ne kaŭzas problemojn. Simile akceptebla estas tia uzo antaŭ aliaj E-vortecaj KI-vortoj: pri kiam..., pri kiom..., pri kial..., pri kie(n)...:

  • Jen klarigoj pri (tio), kiel oni povas aliĝi al la kongreso. Tradicie oni ĉiam uzis helpan tio en tiaj ĉi frazoj.

  • Temas nun pri (tio), kiel ni solvu la problemon plej bone.

  • Mi interesiĝas pri (tio), kial vi venis al la kongreso.

  • Ni ricevis informojn pri (tio), kie estas la akceptejo kaj la ĉefaj salonoj.

Sed tia uzo de pri estas multe malpli ofta ĉe demandaj subfrazoj, kiuj uzas O-vortecan aŭ A-vortecan KI-vorton (kio, kiu, kia kaj kies), kredeble ĉar en tiaj okazoj pri ankaŭ povas rekte rilati al la KI-vorto (ne nur al la tuta demanda subfrazo), kio povas kaŭzi momentan konfuzon pri la celita senco. Simile malofta estas tia uzo de pri rekte antaŭ ĉu-demanda subfrazo. Ordinare oni tiam uzas helpan tio: Mi interesiĝas pri tio, ĉu vi jam aliĝis al la kongreso.

La nuntempe pli kaj pli ofta uzo de pri rekte antaŭ (iaj) demandaj subfrazoj estas parto de la lingva evoluo menciita en la sekcio pri I-verboj. Vidu ankaŭ la klarigojn pri rolvortetoj antaŭ ke-frazoj.

Demandaj kaj rilataj KI-subfrazoj «

Subfrazo, kiu komenciĝas per KI-vorto, povas esti demanda aŭ rilata. Iafoje la sama formo povas esti dusenca: Ŝi sciigis al li, kion la libro enhavas. Se la subfrazo estas demanda, ŝi diris al li la respondon al la demando: Kion la libro enhavas? Eble ŝi tiam diris responde simple: Ĝi enhavas lecionojn pri matematiko. Se anstataŭe la subfrazo estas rilata (kun subkomprenata tion), tiam ŝi instruis al li tiujn regulojn de matematiko, kiujn la libro enhavas, sed ŝi eble ne diris, ke tiu libro enhavas tiujn regulojn.

Se la ĉeffrazo enhavas helpan tio, demanda subfrazo povas esti eĉ pli simila al rilata subfrazo, kaj ofte la senca diferenco povas esti malgranda kaj subtila: Mi parolas pri tio, kion mi sentas. La subfrazo povas esti rilata. Tiam la tuta frazo signifas pli-malpli: Mi parolas pri tiuj sentoj, kiujn mi havas. En tia okazo tio reprezentas la saman sencon, kiun havas la sekva rilata vorto kion. Sed tiu sama frazo ankaŭ povas signifi: Mi parolas pri la jena demando: Kion mi sentas? Tiam la subfrazo estas demanda. La helpa vorto tio reprezentas la tutan postan demandan subfrazon. La vorto kion ne aparte rilatas al la antaŭa tio. Oni vidas tion plej klare, se oni enmetas alian demandon: Mi parolas pri tio, ĉu mi havas sentojn. (= Mi parolas pri la jena demando: Ĉu mi havas sentojn?) Aŭ: Mi parolas pri tio, kial mi havas tiom da sentoj. La demanda subfrazo povas komenciĝi per ĉu aŭ per iu ajn KI-vorto, ne nur per la vorto kio(n).

Ĉu kaj se «

En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por ĉu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Ĉu montras demandon. Se montras kondiĉon. La signifodiferenco estas tre granda:

  • Morgaŭ li diros, ĉu li venos. ≈ Morgaŭ li diros “jes, mi venos” aŭ “ne, mi ne venos”. La ĉu-demando estas objekto de diros. = Morgaŭ li diros la respondon al la demando, ĉu li venos.

  • Morgaŭ li diros, se li venos.Morgaŭ li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondiĉa komplemento.