PMEG 2023

33.2.4. Ke-frazoj kiel priskribo

Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras ĉiam post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.

Priskribo de O-vorto «

  • De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la “Revuo”.L1.320

  • Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos.FA3.1

  • Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion.FA3.102

  • Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?OV.272

  • “Mi faras al vi donacon,” [...]ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.”FE.15

  • Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17 Multaj uzas kiam anstataŭ ke en ĉi tiaj frazoj. Plej ofte ke estas pli taŭga, ĉar tia ĉi ke-frazo ordinare ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.

Priskribo de tio, tia, tiel kaj tiom «

  • La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano.M.5

  • Interne de ĝi [= la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon.FA1.180

  • Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.FA1.77

  • Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.FE.11

  • Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.FE.15

  • Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si.FE.23

  • Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33

  • Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

  • Ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti.Kr2.20

  • Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio.FA1.227

Priskribo de A-vorto aŭ E-vorto «

  • Vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas.FA3.19...kulpa pri tio, ke...

  • Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos.LR.112...feliĉa pri tio, ke...

  • Ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita.FA3.125...certa pri tio ke...

  • Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas aŭdintaj, sed estas pli nature rigardi estis aŭdintaj kiel unu kunmetitan verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.

  • Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias!BV.69

  • Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.FE.21Vidante tion, ke ŝi estas tiel bela...

  • Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron.M.135Dirante tion, ke via traduko...

  • Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi....kun la escepto, ke vi faru tion ĉi.

  • Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al kvankam kaj malgraŭ (tio) ke.

Perverba priskribo «

Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto aŭ simile:

  • La vero estas, ke mi amas vin.

  • La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.FA3.91

Kelkfoje oni uzas helpan tio:

  • La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.OV.382