PMEG 2023

33.8.1. Verboformoj en nerekta parolo

En iuj lingvoj oni devas ĉe nerekta parolo iafoje ŝanĝi la verboformon. En Esperanto oni ĉiam konservas la originan verboformon:

  • Li diris: “Mi volas manĝi”. Li diris, ke li volas manĝi. La AS de volas estas la nuno de la origina dirado. Ne ŝanĝu al IS.

  • Ĉu vi diris: “Mi estas feliĉa. Ĉu vi diris, ke vi estas feliĉa? La AS de estas montras la nunon de la origina dirado.

  • Li diris: “Mi tiam loĝis en Ĉinio.” Li diris, ke li tiam loĝis en Ĉinio. La IS de loĝis montras tempon pli fruan ol la origina dirado. Estus eraro ŝanĝi al estis loĝinta.

  • Ĉu vi diris: “Mi estis feliĉa antaŭe.” Ĉu vi diris, ke vi estis feliĉa antaŭe? La IS de estis montras tempon antaŭ la origina dirado.

  • Ŝi demandis: “Ĉu vi iros kun mi al kinejo?” Ŝi demandis, ĉu mi iros kun ŝi al kinejo. La OS de iros montras tempon postan al la origina demando. Estus eraro ŝanĝi al estis irontavolis iri. Se la origina demando estus “Ĉu vi volas iri kun mi?”, oni dirus: Ŝi demandis, ĉu mi volas iri kun ŝi.

  • Li demandis: “Kion vi faros lunde?” Li demandis, kion mi faros lunde. La OS de faros montras tempon post la origina demandado. Eble la lundo nun jam pasis, eble ĝi ankoraŭ ne alvenis.

  • Mi sciis la respondon al la demando: “Kiam li venos?” Mi sciis, kiam li venos. La OS de venos montras tempon post la origina demando.

  • Li ne komprenis: “Kial ŝi ne volas partopreni?” Li ne komprenis, kial ŝi ne volas partopreni. La AS de volas montras la tempon de la origina demando.

  • Ili ordonis: “Paku tuj vian valizon! Ili ordonis, ke mi tuj paku mian valizon.

  • Ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos.FA1.161 La origina penso estis: “Mi ilin trovos.”

  • Mi volas ke vi tien iru.FE.19 Mi volas diri: Iru tien!”

  • Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis.FA1.119 Ŝi pensis: “Li estas malsana.”

  • Oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn.M.139 Oni vidis la aferon kaj konstatis: “La junaj homoj donas...”

  • Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo.FA1.15 Li aŭdis la sonon, kaj pensis: “Iu alrajdas...”

  • Mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos.FA3.61 Ŝi pensis: “Hodiaŭ vespere li venos.”

  • Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos.FA3.1 Ŝi timis kaj pensis: “La infano mortos!”

  • Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion.FA3.102 Li diris: “Ne instruu al ŝi...”

  • Ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj.FA1.163 Ŝi pensis: “Min ĉirkaŭas...”, ĉar tiel ŝajnis al ŝi.

  • Ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon.Rz.39 La parolanto opiniis: “Ĉio havos bonan finon”, ĉar tiel ŝajnis al li.

  • En lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino.FA3.91 Li pensis klare: “Kristino devas fariĝi mia edzino.”

Rilataj KI-frazoj «

Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron aŭ penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:

  • Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambaŭ montras tempon antaŭ la nuno. Verŝajne ili montras la saman tempon.

  • Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Veninta montras tempon ankoraŭ pli fruan.

  • Mi ne konis la personon, kiu estis baldaŭ venonta tra la pordo. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.

Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj «

Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj aŭ demandaj subfrazoj, sed iafoje ankaŭ alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro aŭ penso:

  • Jam en Kjöge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.FA3.59 Li pensis: “En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.” La ĉar-frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.

Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:

  • Li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas.FA3.61 Li diris pli-malpli: “Mi vin tiel kore amas!”

  • Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon.FA4.150 Ili vidis kaj pensis: “Tiel li glatigas kaj formas la molan argilon.” Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis burĝonon.FA1.232 Ĉi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti, kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.

Kvazaŭ-frazo povas redoni ies penson aŭ impreson. Kvazaŭ montras, ke la penso aŭ impreso estas malvera, ŝajna. En aliaj kvazaŭ-frazoj oni normale uzas US-verbon, sed se estas nerekta parolo, oni ĉiam uzu la originan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS aŭ OS):

  • Li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis.FA3.14 Li pensis: “La luno lumas en la ĉambron.”

  • Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas.FA3.64 Li pensis: “La rimeno de mia tornistro min premas.” Sed tiel ne estis.

  • Ili [...] faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj.FA1.108 Per siaj mienoj ili ŝajnigis: “Ni laboras.” La homoj pensis: “Ili laboras.”

  • Ŝajnis, kvazaŭ li dormas.FA1.59 Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.

  • Sonis kvazaŭ ranoj kvakas.FA2.133 Oni pensis: “Ranoj kvakas.” Sed estis io alia.

Tiaj ĉi kvazaŭ-frazoj estis oftaj ĉe Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte ke-frazojn, eble kune kun kvazaŭ kiel E-vorteca vorteto: Li havis la impreson, ke la luno kvazaŭ lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazaŭ laboras... Ŝajnis, ke li kvazaŭ dormas.

I-verbo kiel nerekta parolo «

Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:

  • La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris.FA1.109...por ke li povu diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo... La ministro pensis: “Mi povu diri tion saman, kiam mi revenos al la reĝo.” Oni uzas revenos kun OS-finaĵo, kvankam fakte temas pri tempo antaŭ la absoluta nuno. Tio estas ebla, ĉar estas nerekta parolo.