PMEG 2023

Ŝanĝoj en PMEG

Jen listo de la plej gravaj ŝanĝoj faritaj en PMEG ekde versio 15.0.2 (de la 3-a de Majo 2018) ĝis hodiaŭ. Ĉiuj el la listigitaj versioj estas provizoraj eldonoj de PMEG survoje al dua eldono kiel papera libro, ĉar la unua eldono elĉerpiĝis:

Versio 15.4 = PMEG 2023 «

Versio 15.4 de PMEG estis publikigita la 5-an de Julio 2023, sub la nomo PMEG 2023.

Jen la plej atentindaj el la ŝanĝoj:

PMEG 2023 estas elŝutebla kiel HTML kaj kiel PDF. PMEG 2022 kaj PMEG 2020 (kiu respondas al la dua libra eldono), plu estas haveblaj en PDF-formo. Ĉiujn elŝuteblajn versiojn vi trovos en la paĝo Elŝutebla PMEG.

La papera eldono de 2020 plu estas plene uzebla. La pli novaj retaj versioj el 2022 kaj 2023 nur enhavas kompletigojn kaj etan ĝustigojn.

Versio 15.3 = PMEG 2022 «

Versio 15.3 de PMEG estis publikigita la 4-an de Majo 2022, sub la nomo PMEG 2022.

La ŝanĝoj en versio 15.3 ne estas tre grandaj. Jen la pli atentindaj el ili:

PMEG 2022 estas elŝutebla kiel HTML kaj kiel PDF. PMEG 2020, kiu respondas al la dua libra eldono, estas havebla kiel PDF. Ĉiujn elŝuteblajn versiojn vi trovos en la paĝo Elŝutebla PMEG.

Versio 15.2 «

Versio 15.2 de PMEG estis publikigita la 14-an de Novembro 2020. Sur tiu versio de PMEG baziĝas la dua libra eldono sub la nomo PMEG 2020.

En versio 15.2 estas nur kelketaj postkorektoj de malgrandaj tajperaroj, kiuj estis raportitaj post la apero de versio 15.1, kaj kiujn mi sukcesis ĝustigi antaŭ ol oni komencis presi la duan libran eldonon.

Versio 15.1 «

Versio 15.1 de PMEG estis publikigita la 15-an de Septembro 2020.

En versio 15.1 estas nur malmultaj enhavaj ŝanĝoj kompare kun la lasta provizora versio:

    /*
  • En la klarigoj pri la sufikso IST, la subsekcio “Nevivaĵoj” nun pli trafe nomiĝas Figura IST.

  • */
  • En la klarigoj pri la sufikso UL, la subsekcio “Nevivaĵoj” nun pli trafe nomiĝas Figura UL.

  • La Enkonduko estas prilaborita kaj kompletigita okaze de la nova papera eldono.

  • En kelketaj lokoj mi faris korektojn de uskleco, ligiloj kaj simile.

Versio 15.0.14 «

Versio 15.0.14 de PMEG estis publikigita la 10-an de Aŭgusto 2020.

Tiu ĉi versio estas laŭplane la lasta provizora versio antaŭ ol estos lanĉita la dua libra eldono de PMEG, sub la nova nomo PMEG 2020. Korektado de eraroj ankoraŭ povos okazi, sed mi ne planas aldoni novan enhavon. Do, se vi volas helpi igi la duan eldonon kiom eble perfekta, ne hezitu raporti erarojn (tajperarojn, erarajn ligilojn, erarajn fontindikojn k.s.). Sendu retmesaĝon al “bertilow” ĉe “gmail.com”.

En versio 15.0.14 mi faris interalie la jenajn ŝanĝojn:

Versio 15.0.13 «

Versio 15.0.13 de PMEG estis publikigita la 1-an de Januaro 2020.

En tiu ĉi versio mi faris interalie la jenajn ŝanĝojn:

  • Ekde nun PMEG nomiĝas PMEG 2020 por fari klaran diferencon inter la unua papera eldono en 2005 kaj la planata nova eldono en tiu ĉi jaro.

  • Mi transiris al minusklema skribo de vortoj kiel angla, anglo, japana, japano, nederlanda, nederlandano, usona, ŝekspira, esperantisto kaj aliaj vortoj, kiujn mi ĝis nun mem preferis skribi majuskle (Angla, Anglo k.t.p.). Pri la kialo de tiu ŝanĝo mi verkis en mia blogo pri PMEG kaj rilataj temoj.

  • Mi reverkis la klarigojn pri uzo de majuskloj kaj minuskloj en propraj nomoj prezentante pli klare la du ĝeneralajn tendencojn minusklema (tre ofta) kaj majusklema (tre malofta).

  • Mi prilaboris la aldonon pri la gramatikaj terminoj en PMEG.

  • Mi kompletigis la klarigojn pri uzo de A-vortoj (perverba priskribo) kaj E-vortoj (maniera komplemento) ĉe aspekti kaj senti sin.

  • Mi unuecigis la fontindikojn de ekzemploj el la Zamenhofa eseo Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia, kiuj nun ĉiuj donas la koncernan lokon en la Fundamenta Krestomatio. (Antaŭe kelkaj el ili anstataŭe referencis la tekston en la Originala Verkaro.)

  • Mi prilaboris kaj unuecigis tiun ĉi liston de ŝanĝoj, kaj movis ĝin de la ĉapitro Enkonduko al tiu ĉi paĝo (kiu ne estas mem parto de PMEG). La PDF-a versio enhavas en la ĉapitro “Enkonduko” referencon al tiu ĉi TTT-paĝo.

Versio 15.0.12 «

Versio 15.0.12 de PMEG estis publikigita la 11-an de Decembro 2019.

En tiu ĉi versio mi faris plurajn gravajn kompletigojn de la klarigoj pri la uzo de E-finaĵaj participoj, E-vortoj en sensubjektaj frazoj kaj E-vortoj en mallongigitaj frazoj. Tio tuŝis precipe la jenajn partojn de PMEG:

Sed krom tio mi faris ankaŭ multajn pliajn polurojn kaj korektojn en diversaj lokoj, anstataŭigis ekzemplojn ne-Zamenhofajn per Zamenhofaj, prilaboris la indekson, k.t.p.

Versio 15.0.11 «

Versio 15.0.11 de PMEG estis publikigita la 19-an de Novembro 2019.

Jen kelkaj menciindaj novaĵoj:

Versio 15.0.10 «

Versio 15.0.10 de PMEG estis publikigita la 16-an de Oktobro 2019.

Jen kelkaj menciindaj novaĵoj:

  • Mi ŝanĝis multajn teĥnikaĵojn (stilfoliojn, Javaskripton k.a.) de la HTML-a versio. Unu el tiuj ŝanĝoj estas videbla en la Indekso, kie la laŭlitera navigilo nun estas ĉiam videbla. Tio estas iom eksperimenta novaĵo. (Kaj uzantoj de malnovaj TTT-legiloj ne vidos ĝin.)

  • Mi aldonis ekzemplon de arĥaika uzo de la pronomo si.

  • En la sekcio pri Matematikaj esprimoj mi aldonis matematikajn radikojn. (Ili antaŭe mankis, ĉar estas iom malfacile prezenti esprimojn kun la matematika radiko-simbolo en HTML.)

  • Mi aldonis klarigojn pri la du vortoj akuŝisto kaj elrigardi.

  • En la sekcio pri Internaciaj afiksoj mi aldonis la du teĥnikajn prefiksojn ZEBI kaj JOBI, kiuj estis enkondukitaj nur en 2005, kaj tial mankis en la unua papera eldono de PMEG.

  • Mi iom prilaboris la Gramatikan vortareton.

Versio 15.0.9 «

Versio 15.0.9 de PMEG estis publikigita la 9-an de Septembro 2019.

Jen la plej notindaj el la novaĵoj:

  • Mi ekuzis la terminon sekse neŭtrala anstataŭ sekse neŭtra. La antaŭa uzo estis bazita sur la difinoj de neŭtra kaj neŭtrala en PIV. Sed post diskutoj kun miaj kolegoj en la Akademio mi konkludis, ke la PIV-a difino de neŭtrala estas tro limigita kaj nekongrua kun la efektiva uzo. Fakte jam antaŭe mi uzadis en PMEG la terminojn neŭtrala modo kaj tempe neŭtrala, kie la vorto neŭtrala ne kongruas kun la difino en PIV, sed ja kun la efektiva lingvouzo.

  • Mi aldonis klarigon pri uzo de N-finaĵo en apudmeto, kiu estas longa listo.

  • Mi aldonis sekcion pri la uzo de pli ol unu N-frazparto en la sama frazo.

  • Mi kompletigis la klarigojn pri la kunliga vorteto .

  • Mi profunde prilaboris la alfabetan indekson de PMEG, por ke ĝi estu pli kohera, pli kompleta kaj pli utila. Tiu laboro ankoraŭ ne estas finita. Antaŭvidu pliajn korektojn kaj ŝanĝojn de la indekso en sekvaj versioj de PMEG.

Versio 15.0.8 «

Versio 15.0.8 de PMEG estis publikigita la 22-an de Junio 2019.

Tiun ĉi version mi lanĉis aparte por la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kie mi instruos en la altnivela kurso “Lingvo kaj Gramatiko”.

Krom kelkaj korektetoj mi tralaboris la klarigojn pri perverba priskribo de subjekto, precipe la sekcion pri priskribaj verboj. Mi aldonis tien ankaŭ novan sekcion pri esprimoj kun kielkvazaŭ.

Versio 15.0.7 «

Versio 15.0.7 de PMEG estis publikigita la 7-an de Junio 2019.

En tiu ĉi versio mi ŝanĝis la ĉefan tiparon de la HTML-a versio al “Times New Roman”, ĉar montriĝis, ke la tiparo “Junicode”, kiun mi uzis antaŭe, havas gravan eraron. En la PDF-versio mi jam delonge uzas “Times New Roman”, kaj per tiu ŝanĝo la HTML-a kaj PDF-a versioj de PMEG do fariĝis eĉ pli similaj inter si. Krome mi korektis kaj plibonigis plurajn ligilojn kaj referencojn.

Jen la plej notindaj el la ceteraj novaĵoj:

Parto 2 – Gramatiko «

  • Mi aldonis klarigojn pri la vortoj malkiel kaj maltiel, kaj ĝenerale unuecigis, kompletigis kaj plibonigis la prezentadon de aliaj ekzemploj de vortetoj kun prefikso: malpli, malplej, maltro, malantaŭ, maltrans, ekde kaj disde.

Parto 3 – Vortfarado «

  • En la klarigoj pri A-vortoj kun aga radiko sed eca signifo mi aldonis mencion de la vortoj ferma kaj malferma.

  • En la klarigoj pri Vortokunfandoj (ŝajnaj kunmetaĵoj kiel motelo, kompufono kaj Breksiĝo) mi aldonis mencion de karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj ĈJ kaj NJ.

  • Mi aldonis sekcion pri la neoficiala sufikso OMETRI. Antaŭe PMEG enhavis nur la sufikson OMETR, sed ne ties parencon OMETRI. Principe PMEG enhavas klarigojn nur pri tiaj neoficialaj afiksoj, kiuj estas almenaŭ iom uzataj kiel efektivaj Esperantaj afiksoj. Multaj aliaj nur estas parto de radikoj prenitaj kiel tuton en Esperanton. Ekzemple ...(o)ograf... kaj ...(o)ografi... (kiuj en PIV estas prezentataj kvazaŭ ili estus sufiksoj) vere nur aperas en vortoj kiel biograf(i)o, aŭtograf(i)o, fotograf(i)o k.a., kiujn oni devas rigardi kiel simplajn (internaciajn) vortojn kun ekssufikso. Mi antaŭe faris similan pritakson de OMETRI, sed intertempe mi trovis kelkajn ekzemplojn de vortoj, en kiuj OMETRI devas esti rigardata kiel efektiva Esperanta sufikso, kaj tial mi aldonis sekcion ankaŭ pri tiu sufikso (kie mi tamen konsilas ĝin ne uzi).

Krome mi aranĝis aŭtomatajn kontroladon kaj kreadon de la elŝuteblaj PDF-a kaj HTML-aj versioj de PMEG (pere de Perl, Bash kaj LibreOffice), por eviti erarojn, kiam mi lanĉas novajn versiojn de PMEG. Antaŭe tia lanĉado estis sufiĉe longa kaj pena afero, en kiu mi ĉiam riskis fuŝi iujn detalojn pro neatento. Ekde nun tio kredeble ruliĝos multe pli glate.

Versio 15.0.6 «

Versio 15.0.6 de PMEG estis publikigita la 31-an de Majo 2019.

En tiu ĉi versio mi kompletigis la ligilojn al la Tekstaro de Esperanto ĉe la Zamenhofaj ekzemploj (en la interreta versio de PMEG). Nun pli ol 95% el la pli ol 4.000 Zamenhofaj ekzemploj havas tiajn ligilojn. Krome ĉiuj mencioj de instruoj en la “Lingvaj Respondoj” de Zamenhof havas ligilon al la koncerna teksto en la Tekstaro.

Jen la plej notindaj el la ceteraj novaĵoj:

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Versio 15.0.5 «

Versio 15.0.5 de PMEG estis publikigita la 16-an de Majo 2019.

En tiu ĉi versio mi aldonis en la interreta versio de PMEG ligilojn al la Tekstaro de Esperanto ĉe la Zamenhofaj ekzemploj.

Tiaj fontindikoj aspektas jene: Mi volas ke vi tien iru.FE.19 (kun sageto). Se oni alklakas tian fontindikon, la koncerna loko en la Tekstaro de Esperanto malfermiĝas en aparta fenestro, kaj oni povas vidi la ekzemplon en kunteksto.

Pli ol 90% el la pli ol 4.000 Zamenhofaj ekzemploj en PMEG nun havas tian ligilon. La tekstoj de la ceteraj ekzemploj ankoraŭ ne estas en la Tekstaro. Laborante pri tiuj ligiloj mi malkovris multegajn etajn erarojn (diferencojn inter la teksto en PMEG kaj tiu de la Tekstaro). Mi do povis korekti centojn da lokoj en PMEG, kaj ankaŭ multajn lokojn en la Tekstaro.

Dum mi tiel tralaboris PMEG-on, mi ie kaj tie aldonis pliajn ekzemplojn, anstataŭigis iujn ekzemplojn per pli trafaj, forigis kelkajn netrafajn aŭ superfluajn ekzemplojn, kaj ĝenerale poluris la tekston de la klarigoj.

La PDF-versio kompreneble ne enhavas tiajn fonto-ligilojn al la Tekstaro, sed ĝi ja enhavas la multegajn korektojn kaj plibonigojn de la PMEG-teksto.

Versio 15.0.4 «

Versio 15.0.4 de PMEG estis publikigita la 4-an de Aprilo 2019.

En tiu ĉi versio estas pluraj gravaj ŝanĝoj, kiuj rilatas al esprimado de sekso:

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Parto 4 – Aldonoj «

Versio 15.0.3 «

Versio 15.0.3 de PMEG estis publikigita la 24-an de Marto 2019.

Krom etaj poluroj nemenciindaj mi faris la sekvajn atentindajn ŝanĝojn:

Parto 2 – Gramatiko «

Versio 15.0.2 «

Versio 15.0.2 de PMEG estis publikigita la 3-an de Majo 2018.

Post la publikigo de la unua eldono de la papera libro mi faris tre multe da korektoj, kompletigoj kaj ĝisdatigoj. Ne estas eble listigi ĉiujn ŝanĝojn, sed jen kelkaj el la plej atentindaj:

Ĝenerale «

  • Mi aldonis pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstataŭigis elpensitajn ekzemplojn per aŭtentikaj Zamenhofaĵoj.

  • En ĉiuj lokoj, kie parto de Zamenhofa teksto estas ellasita por mallongigi ekzemplon, oni nun povas aperigi la tutan ellasitan tekston per alklako sur la krampaĵo, [...], kiu montras tian ellason (dua alklako rekaŝas la tekston). Pluraj tiaj lokoj troviĝas en la klarigoj pri la rolvorteto antaŭ.

  • Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ĝi estas nun pli kompleta kaj pli preciza.

Parto 1 – Skribo kaj elparolo «

Parto 2 – Gramatiko «

Parto 3 – Vortfarado «

Parto 4 – Aldonoj «