PMEG 2023

38.3.5. EKS

EKS = “iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia”. EKS estas uzata precipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:

  • reĝo eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo

  • ministro eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro

  • edzo eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo

  • (ge)edziĝi eks(ge)edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon

  • amiko eksamiko = persono, kiu antaŭe estis amiko

  • kolonio ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendependiĝis

  • moda eksmoda = ne plu moda

Kastrita besto «

Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon “kastrita”:

  • bovo eksbovo = kastrita bovo

  • virkato eksvirkato = kastrita virkato

  • ĉevalino eksĉevalino = kastrita ĉevalino

Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson UK.

Ordinara radiko «

  • eksa = iama, ne plu estanta

  • eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, ĉesigi

  • eksiĝi = abdiki, deposteniĝi, forlasi postenon, laboron aŭ okupon

Kelkaj uzas EKS kiel ekkrian vorteton: Eks pri tiu problemo! ≈ “Nun tiu problemo ne plu okazos/ne plu ĝenos nin!”. Eks pri li! ≈ “Nun li ne plu aperos. Nun li ne plu ĝenos nin.”