PMEG 2023

39.2.4. AŬDIO°

“Teĥniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono”. Proponita teĥnika prefikso: teĥniko aŭdioteĥniko, disko aŭdiodisko.

Estas pli bone uzi la radikon AŬDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel aŭdio, aŭdia, aŭdi(o)teĥniko, aŭdi(o)disko, aŭdi(o)registrilo. La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko AŬDI. Se temas pri la prefikso AŬDIO, la “o” estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni ofte povas uzi SON, sed SON ne vere esprimas la specialan signifon de AŬDI°: sonteĥniko, sondisko, sonregistrilo. Komparu kun VIDEO°.