PMEG 2023

39.2.9. EŬRO°

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj estas (ekster-Esperantaj) kuniĝoj de la vorto Eŭropo kaj iu alia vorto. La “o” normale malaperas antaŭ vokalo: Eŭrovizio = “eŭropa televizio”, Eŭroporto (haveno en Roterdamo), Eŭrazio = “Eŭropo kaj Azio”.

Vera prefikso «

Mallongigo de “Eŭropo” (aŭ “Eŭropa Unio”) iafoje uzata kiel vera prefikso: *Eŭrotunelo* (tunelo inter Francujo kaj Britujo), *eŭrokomunismo* = “okcident-eŭropa varianto de komunismo”. Se temas pri vera Esperanta prefikso, la “o” ĉiam restas, kaj la posta radiko estas ĉiam kompleta Esperanta radiko. Komparu kun AFRO.

Nun eŭro (kiel memstara vorto) estas nomo de monunuo. Por eviti konfuzon oni do ne plu uzu la prefikson EŬRO kun la signifo “Eŭropo”. Oni uzu nur la plenan radikon EŬROP en Esperantaj kunmetaĵoj.