PMEG 2023

39.2.14. MAKRO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “grandega” k.s.: makrocefalo, makrobiotiko.

Vera prefikso «

“Grandskala, grandega”. Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: ekonomio makroekonomio = “grandskala tutsocia ekonomio”, molekulo makromolekulo = “molekulo kun alta molekulpezo”, kosmo makrokosmo = “universo”. Plej multaj MAKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj. Komparu kun MIKRO.