PMEG 2023

39.2.23. SAN

Eksprefikso en multaj loknomoj kun la signifo “sankta”: Sanfrancisko, Sanremo, Sanjoseo, Sanmarino.

Vera prefikso «

“Sankta”. Iafoje uzata kiel vera prefikso en esperantigitaj loknomoj: Santo Domingo *Sandomingo*; Saint-Pierre *Sanpiero*°; Saint Helena *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksaĵoj. Oni aŭ traduku per la plena Esperanta radiko SANKT, aŭ oni rekte esperantigu la efektivan nacilingvan formon: Sankta DomingoSantodomingo; Sankta Petro, Sankt-PetroSentpiero°; Sankta HelenoSentheleno°. La portugalan formon “São” oni ordinare esperantigas kiel “San”: São Paulo Sanpaŭlo (“San” tie ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko). Kompreneble oni ankaŭ povas uzi la nacilingvan formon de tiaj ĉi nomoj senŝanĝe.