PMEG 2023

39.2.24. SEMI (kaj HEMI)

“Duona”. SEMI estas sufiĉe ofte uzata anstataŭ DUON, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “semi”: nomado *seminomado*, vokalo *semivokalo*, cirklo *semicirklo*. SEMI estas superflua. Oni uzu kunmetaĵojn kun DUON.

Same superflue estus uzi HEMI kiel veran Esperantan prefikson. HEMI estas tamen eksprefikso kun la signifo “duona” en kelkaj vortoj: hemianopsio, hemikranio, hemiplegio, hemisfero.