PMEG 2023

37.2.4. Verbaj finaĵoj

I = “fari certan agon (aŭ esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko”.

La finaĵo I reprezentas ĉi tie ĉiujn verbajn finaĵojn: I, AS, IS, OS, US kaj U.

Verboj el agaj radikoj «

Aga radiko kun verba finaĵo havas ĉiam sian propran signifon:

  • KUR kuri = fari la agon “kuro”

  • KONSTRU konstrui = fari la agon “konstruo”

Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompreneble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial ĝuste tiun agan signifon.

Verboj el ne-agaj radikoj «

Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas heziti. Ĉe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finaĵo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankoraŭ ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia radiko oni devas do mem trovi taŭgan agon. Se estas eble, oni komparu kun aliaj similaj radikoj. Iafoje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam oni eble ne faru verbon el la radiko, ĉar la verbo fariĝus tro malfacile komprenebla.

Se radiko per si mem montras econstaton, la verba formo normale signifas “esti tia” aŭ “agi kun tia eco”:

  • RAPID rapidi = agi rapide

  • AKTIV aktivi = agi aktive, esti aktiva

  • PRET preti = esti preta

  • KURAĜ kuraĝi = esti kuraĝa, agi kuraĝe

Legu ankaŭ pri verbigo de perverba priskribo.

Normale ĉi tia verbo ne signifas “iĝi tia” aŭ “igi tia”. Ĉe ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn kaj IG por krei tiajn signifojn.

Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile, la verbo normale signifas “uzi tian ilon en ĝia kutima maniero”:

  • BROS brosi = uzi broson (en normala maniero)

  • TAMBUR tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon

  • FINGR fingri = tuŝi per fingro

  • AŬT aŭti = iri per aŭto

Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas “provizi per tia substanco”:

  • AKV akvi = provizi per akvo, verŝi akvon (sur ion)

  • OR ori = kovri per oro

  • AER aeri = plenigi per aero

En ĉi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM, ofte senbezone, aŭ la neoficialan sufikson IZ, plej ofte same senbezone.

Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas “agi kiel tia persono”, “roli kiel tia homo”:

  • TAJLOR tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro

  • GAST gasti = esti gasto (ĉe iu), loĝi kiel gasto

  • REĜ reĝi = regi kiel reĝo, esti reĝo (super io)

Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo “agi kiel tia besto aŭ fenomeno”:

  • HUND hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo

  • SERPENT serpenti = iri kiel serpento

  • OND ondi = fari ondajn movojn

Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:

  • FIŜ fiŝi = provi kapti fiŝojn, fiŝkapti

  • POŜT poŝti = transdoni (ekz. leteron) al la poŝto

  • FIN fini = meti finon, kaŭzi finon

  • ORIENT orienti = decidi aŭ fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento

  • REGUL reguli = gvidi la funkciadon de maŝino k.s. laŭ iaj reguloj

Objektaj kaj senobjektaj verboj «

Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem laŭsence tia, ke ĝi povas aŭ ne povas esti direktita al rekta objekto: SID = sido (estado en certa pozicio, ago laŭsence senobjekta) sidi (senobjekta verbo), KUR = kuro (moviĝo, ago laŭsence senobjekta) kuri (senobjekta verbo), PAF = pafo (ago laŭsence objekta) pafi (objekta verbo), POSTUL = postulo (ago laŭsence objekta) postuli (objekta verbo).

Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankaŭ, ĉu ĝi estu objekta aŭ senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankaŭ pri verboj kun kaj sen IG, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj.