PMEG

37.6. Ŝajnaj kunmetaĵoj

Multaj vortoj aspektas kvazaŭ ili estus kunmetitaj, kvankam ili ne estas. Kolego (samprofesiano) povus esti miskomprenata kiel kol-ego (longa kolo), okulo (vidorgano) povus esti miskomprenata kiel ok-ulo (persono karakterizata de la nombro 8), lumbriko (speco de vermo) kiel lum-briko (briko el lumo), haringo (speco de fiŝo) kiel har-ingo (ingo de haroj). Aliaj ekzemploj estas kol-oro, vesp-ero, voj-aĝo, maŝ-ino, mis-ilo k.s. Kiam vorto ŝajnas enhavi afikson, oni parolas pri “ŝajnafikso”. Efektive ekzistas tre multe da tiaj vortoj. Ili estas bona materialo por vortludoj kaj ŝercoj, sed ili ankaŭ povas kaŭzi problemojn, precipe por komencantoj.

Ofte oni provis eviti ŝajnafiksojn. Ekz la vorto planedo havas “d”, kvankam plej multaj lingvoj havas “t” en tiu vorto, por eviti konfuzon kun planeto (kun ET-sufikso) = “malgranda plano”. La vorto ripeti komenciĝas per “ri”, kvankam multaj lingvoj havas “re” en tiu vorto. Se la vorto estus *repeti* oni povus miskompreni ĝin kiel re-peti (peti denove) kun la prefikso RE. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie finiĝas per “ul” havas en Esperanto “ol”, por eviti konfuzon kun la sufikso UL. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie havas la finon “in”, havas en Esperanto la finon “en” por eviti konfuzon kun IN-sufikso. Por kelkaj vortoj ekzistas duoblaj formoj. Kasedo kaj kaseto havas ekzakte la saman signifon. Kaseto povus teorie esti miskomprenata kiel kas-eto (malgranda privata kaso) kun la sufikso ET. Tre multaj vortoj tamen retenas radikofinon aŭ radikokomencon, kiu povas ŝajni kiel afikso aŭ radiko. Jam Zamenhof enkondukis multegajn vortojn kun tia ŝajnafikso. Ekzistas ekz. en PIV pli ol 150 radikoj kun ŝajna ET-sufikso. 23 el ili aperis jam en la Fundamento, kaj 47 el ili estas radikoj, kiujn oni poste oficialigis.

Oni ofte aŭdas kritikon kontraŭ unuopaj vortoj, ke ili estas eraraj, ĉar ili enhavas ŝajnafikson (aŭ alian ŝajnelementon). Tia kritiko povas esti prava, se la vorto efektive povus kaŭzi konfuzon, sed neniel ekzistas ia regulo, ke vortoj ne rajtas enhavi ŝajnafikson en Esperanto. Se miskompreno ne povus estiĝi, tia kritiko estas do malprava.

Eksafiksoj «

Speciala tipo de ŝajnafiksoj ekzistas en vortoj, kiuj en sia origina formo, en alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon. Kiam pluraj tiaj Esperantaj radikoj havas similan radikofinon aŭ radikokomencon (kiu do estis afikso en la origina lingvo), tio povas ŝajni kiel vera Esperanta afikso. Tian ŝajnafikson oni povas nomi eksafikso (ekssufikso, eksprefikso). Iafoje oni provas uzi tiajn eksafiksojn ankaŭ en pure Esperantaj vortoj. Ekz. laŭ nekunmetitaj vortoj kiel psikologio, sociologio, metodologio k.a., oni kreis novajn vortojn kiel esperantologio kaj birdologio, en kiuj OLOGI estas uzata kiel vera afikso. Tiaj novaĵoj povas iafoje esti bonaj, sed oni devas atenti, ke konfuzo ne estiĝu.

Multaj tiaj (ŝajnaj) afiksoj estas traktataj kune kun la neoficialaj afiksoj.

Vortokunfandoj «

Vortokunfandoj (ankaŭ nomataj “kofrovortoj”) estas neregulaj vortkunmetaĵoj, en kiuj la elementoj mallongiĝis kaj kunfandiĝis en kaprica maniero. Tia vortfarado estas populara en iuj lingvoj, sed evitinda en Esperanto. Plej multaj tiaj vortoj en Esperanto kreiĝis ekster Esperanto, kaj envenis en la lingvon kiel apartaj radikoj, ekz. motelo (“hotelo por aŭtoveturantoj”) el la Angla motel (“motor” + “hotel”). Tiaj kunfandoj estas senproblemaj, ĉar ili simple estas apartaj radikoj en Esperanto, ne kunmetaĵoj. Sed aliaj fakte kreiĝis en Esperanto, ekz. *alies*, kiu povas esti rigardata kiel neregula kunfando de alia kaj ies, *kompufono*° (telefono, kiu esence estas komputilo, “saĝtelefono”) el komput(il)otelefono, *kodumatono*° (intensa kunlabora programada evento, “kodumfesto”) el kodumado (neordinara komputila programado) + maratono, *Breksiĝo*° (la eliro de Britujo el la Eŭropa Unio, “Briteliro”) el Britujoeksiĝo. Kelkaj tiaj kreaĵoj povas esti utilaj kaj akcepteblaj, sed oni principe rigardu ilin kiel apartajn novajn radikojn. Ĝenerale oni tamen evitu krei tiajn vortojn, ĉar baza principo de la vortfarado en Esperanto estas, ke ĉiu elemento de kunmetaĵo restu senŝanĝa (ne mallongigita aŭ aliformita). Se tia vorto estas intencita kiel ŝerco, ĝi kompreneble povas esti tute en ordo, se ja nur kiel ŝerco.

En karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj ĈJ kaj NJ oni tamen ja mallongigas la antaŭan radikon.