Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - NOP

nadlo = stylus

Vidu sonprenilo.

naturigilo = natural (sign)

= bekvadrato. Kromsigno de muzika notacio. Nuligas antaŭan bemolon aŭ dieson. Vidu bemolo, dieso, dubemolo, dudieso.

naŭno

= naŭto.

naŭto = ninth

1. La naŭa tono de diatona gamo, egala al la dua, sed okton pli alta.

2. Intervalo de la du ekstremaj el naŭ sinsekvaj tonoj de diatona gamo.

netonala = atonal

Tia, ke ĝi ne uzas difinitajn tonalojn.

nita cimbalo = rivet cymbal

Speco de cimbalo kun kelko da truoj, en kiuj estas loze metitaj nitoj. Kiam oni batas nitan cimbalon, la nitoj vibras kreante specialan kontinuan sonon.

normala kased(bend)o = normal cassette

Vidu kasedo.

notacio, muzika notacio = (musical) notation

Sistemo de signoj por skribi muzikon. Vidu liniaro, klefo, tonalsigno, noto, silento, kromsigno.

noto, muziknoto = note

Signo de muzika notacio. Montras la tonalton kaj daŭron de unu tono aŭ bato. Laŭ la daŭrolongo oni distingas inter “plena noto”, kiu daŭras tutan mezuron en 4/4-takto (la plej ofta takto), “duona noto”, kiu daŭras duonon de plena noto, “kvarona noto”, “okona noto”, “dek-sesona noto”, “tridek-duona noto” kaj “sesdek-kvarona noto”. Vidu silento.

Nov-Orleana ĵazo = New Orleans jazz

Speco de ĵazo kreita ĉirkaŭ 1900 en Nov-Orleano en Usono. Ludata de 3 aŭ 4 blovinstrumentoj kaj ritma sekcio. Uzas komunan improvizadon. Oliver’s Creole Jazz Band.

ojo = oi (music)

Speco de muziko parenca al punko. 4-skins, Splodge, Blitz.

okona noto, okono = eighth note, quaver

Vidu noto.

oktavo

= okto.

okto = octave

1. La oka tono de diatona gamo (nome identa al la unua, sed kun duobla frekvenco).

2. Intervalo de la du ekstremaj el ok sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - C en la sekva okto).

ora disko, orpremia disko = gold record

Premio por disko, kiu vendiĝis en certa kvanto (malsama en diversaj landoj, ekz. unu miliono). Ankaŭ la premiita disko mem estas nomata “ora disko”.

orgeno = organ

Muzikinstrumento kun klavaro, pedalaro kaj tuboj, tra kiuj aero estas blovata. Vidu elektra orgeno, hamondorgeno.

ortodoksa teno = orthodox grip

Maniero teni du tamburbastonetojn, unu mano la dorson supre, la alia la manplaton supre. Devenas de la tekniko de marŝtamburoj. Vidu simetria teno.

oscililo = oscillator

Ilo por krei oscilojn (= vibrojn). En sintezilo la tonoj estas kreataj per elektraj oscililoj. Vidu filtrilo.

palmvina muziko = palm-wine music

Speco de akustika gitardominata Afrika muziko parenca al hajlajfo kaj ĵuĵuo. Kwaa Mensah. Vidu afro-, bakango, ĉimurengo, kvelao, makoso, sukuzo.

panorami = to pan

Loki sonon en la stereofonia “panoramo”, ĉu ekstreme dekstre, ĉu ekstreme maldekstre, ĉu ie inter la ekstremoj. Vidu panoramilo.

panoramilo = pan pot

Regilo, per kiu oni panoramas sonon. En stereofonia miksilo ĉiu kanalo havas sian propran panoramilon. Vidu sonekvilibrilo.

papagismo

Vidu papago.

papago = parrot

Artisto, kiu tute ne scias la lingvon, en kiu li kantas (teatras aŭ simile), sed kiu nur parkerigis la vortojn. La papagismo estas fenomeno preskaŭ ekskluzive Esperanta, kaj la granda subteno kaj atento, kiun la papagoj ricevas de la Esperantistoj, montras neseriozan sintenon al la propre Esperanta kulturo.

paradidlo = paradiddle

Tamburluda rudimento. Serio de batoj per alterne dekstramana kaj maldekstramana bastonetoj interrompita de du sinsekvaj batoj per la sama mano. Vidu flemo, flemadidlo, rufo, rulado.

parametra ekvalizilo = parametric equalizer

Vidu ekvalizilo.

paroltamburo

= gangano.

pasiva elektroniko = passive electronics

Vidu aktiva elektroniko.

paŭziga klavo = pause button

Klavo, per kiu oni igas ekz. magnetofonon paŭzi en la ludado de bendo, k-diskludilon paŭzi en la ludado de k-disko k.t.p. Surskribo: paŭzu. Vidu iriga klavo, kuriga klavo, rekuriga klavo, stopa klavo (haltiga klavo), registra klavo, eliga klavo, ŝaltilo.

paŭzu = pause

Surskribo sur paŭziga klavo. Vidu eligu, kuru, iru, rekuru, stop, ek, for.

pedala ŝtalgitaro = pedal steel guitar

Elektra kordinstrumento muntita sur krurohava tabulo kun pedaloj kaj stangoj, per kiuj oni reagordas dumlude. Ludata per ronda ŝtala glitilo nomata “ŝtalo”. Uzata precipe en kontreo. Vidu glitgitaro, Havaja gitaro, ŝtalgitaro.

pedalo = pedal

1. Mekanismo, kiun oni manipulas perpiede. Ekz. pedalo de bastamburo, piano, ĉarlestono.

2. Surplanka efektilo ŝaltata piede.

pendanta tamo = small tom, mounted tom

= tameto. Vidu tamo.

perkuti = to strike, tap, percuss

Frapi (malmolan objekton kontraŭ alia) por krei sonon. Vidu perkutinstrumento.

perkutinstrumento = percussion

1. Muzika instrumento, kiun oni sonorigas per perkuto (frapo), ekz. tamburo, marimbo, cimbalo.

2. Kun J-finaĵo: Aro de perkutinstrumentoj aliaj ol tiuj en drumo, ludataj de unu perkutinstrumentisto. Vidu drumo.

peza = heavy

Eco de muziko ne tro rapida kaj kun emfazo je forta ritmo kaj densa (ne necese laŭta) sono. Vidu metalroko.

piano = piano

Granda instrumento kun kordoj, ludata per klavaro. La kordoj de ordinara piano estas vertikalaj (vertikala piano), tiuj de granda orkestra piano estas horizontalaj (horizontala piano). Vidu elektra piano.

piĉo, pitĉo

EVITINDAJ. tonalto.

pikplukado = chicken-picking

Speco de gitarludado uzata precipe en rapida kontreo. Konsistas el rapidaj mallongaj (re)frazoj kun mallongegaj tonoj ludataj kun (parte) dampitaj kordoj. Alvin Lee, James Burton.

pinĉi = to pick, to pluck

Vibrigi kordojn de instrumento per la fingropintoj, aŭ per la ungoj. Vidu frapofingrado, frapopinĉado, plektro.

pirata albumo = bootleg (record)

Albumo eldonita sen permeso de la kopirajta posedanto aŭ la artisto. Ĝi povas esti aŭ senleĝa kopio de ordinara albumo, aŭ senleĝa registraĵo, kiun la artisto ne deziras eldonita.

planka tamo = floor tom

= tamego, staranta tamo. Vidu tamo.

plato = pad

Tambursimila, sed plata kaj mem praktike silenta ilo, sur kiun oni batas en elektronika drumo. La plato sentas la batojn, kaj sendas impulsojn al sintezilo, kiu produktas la enprogramitan (perkutan) sonon. Vidu sintezilo, sampli.

plaŭda cimbalo = splash cymbal

Speco de kraka cimbalo. Tre malgranda kaj maldika, faranta mallongdaŭran altfrekvencan krakon, kvazaŭ plaŭdon.

plektro = plectrum, pick

Malgranda maldika peco de plasto aŭ alia materialo, tenata mane, kaj uzata por vibrigi la kordojn de gitaro, mandolino k.t.p. Vidu fingroplektro kaj elektra arĉo.

plektroŝirmilo = pick guard, scratch plate

Ordinare plasta plato fiksita sur la korpo de kordinstrumento ludebla plektre, ekz. gitaro, por protekti la korpon kontraŭ trafoj de la plektro dumlude.

plena noto = whole note, semibreve

Vidu noto.

plenduta gamo = whole-tone scale

Sestona gamo konsistanta el nur plendutoj, ekz. C, D, E, F diesa, G diesa, A diesa.

plenduto = whole tone

Vidu duto.

plenigo = fill in

Frazo ludata de (akompana) instrumento kvazaŭ por plenigi truon en la muziko, ofte en tiuj lokoj, kie la melodio mem paŭzas. Plenigoj ankaŭ ofte aperas ĝuste antaŭ nova parto de la muzikpeco, kiel enkonduko al ĝi. Vidu respondfrazo.

plurvoĉa = polyphonic

Tia, ke pluraj tonoj (voĉoj) estas samtempe ludataj/ludeblaj. Ekzistas plurvoĉaj sinteziloj, per kiuj eblas ludi plurajn tonojn samtempe, kaj unuvoĉaj per kiuj ne eblas ludi akordojn. Vidu multatembra.

podia skatolo = stage-box

Skatolo kun pluraj ŝtopilingoj, al kiuj oni konektas la mikrofonojn kaj aliajn aferojn sur podio. Vidu kombinita kablo.

podio = stage

Altigita loko en koncertejo, kie muzikistoj troviĝas dum koncerto.

podia

= koncerta.

ponto = bridge

Elstaraĵo sur la instrumenta korpo (ligna peco aŭ simile), sur kiu estas streĉitaj la kordoj de kordinstrumento. La ponto de gitaro estas gluita al la korpo, dum tiu de violono estas negluita. Vidu selo, kapo.

popo, popmuziko = pop (music)

1. Speco de muziko varianta laŭ la tempoj kaj modoj, sed normale karakterizata de dancebla ritmo kaj facile memoreblaj melodioj kaj tekstoj. Irving Berlin, Frank Sinatra, Gilbert Becaud, Monkeys, Tom Jones, Abba, Ala Pugaĉova, Lionel Ritchie, Madonna. Vidu ŝlagro.

2. EVITINDA. Mallongigo de populara muziko.

poproko = pop rock

Roko kun multaj el la ecoj de popo. Beach Boys, Beatles, Eagles.

populara muziko = popular music

Ĝenerala esprimo por ĉiuj specoj de muziko, pri kiuj interesiĝas la grandaj popolamasoj. Kontrastas unuflanke al arta muziko (“klasika muziko”), kiu havas pli limigitan publikon, kaj aliflanke al folklora muziko. Precize kia muziko estas nomata “populara”, tre varias laŭ la tempoj, lokoj kaj modoj. Vidu popo.

portebla studio = porta-studio

Speciala plurkanala kasedmagnetofono kun enkonstruita miksilo. Povas servi kiel simpla muzika studio.

posta tuŝo = aftertouch

Funkcio de kelkaj sintezilaj klavaroj, ĉe kiuj plia premo sur klavo post la ordinara premo kaŭzas ian ŝanĝon de ekz. la tonalto, tembro aŭ laŭto de la sono.

poŝkasedludilo

= poŝmagnetofono.

poŝ-k-diskludilo, poŝ-KD-ludilo, poŝ-kompaktadisk- = CD Walkman

Portebla tre malgranda k-diskludilo aŭskultata per kapaŭskultiloj.

[“Poŝ-k-diskludilo” elparoliĝu “poŝkodiskludilo”.]

poŝmagnetofono = Walkman

= poŝkasedludilo. Portebla tre malgranda kasedmagnetofono aŭskultata per kapaŭskultiloj. Enhavas foje ankaŭ radion.

poŝradio = radio Walkman

Portebla tre malgranda radio aŭskultata per kapaŭskultiloj.

potenciometro = potentiometer, pot

Regilo funkcianta per variado de impedanco.

premrulado = press roll

= zumrulado. Vidu rulado.

primo

= unuto.

produktisto = producer

Organizanto de la laboro de artisto en studio. Nuntempe bona produktisto estas preskaŭ same grava kiel la artisto por la fina rezulto. Vidu manaĝero, turnemanaĝero.

prokrastilo = delay unit

Efektilo, kiu kreas efekton per prokrasto de la sono. Vidu eĥilo, elfazigilo, flangilo, ĥorilo.

prokrasto = delay

Malfruigo de signalo. Miksante prokrastitan signalon kun la neprokrastita origina signalo oni povas krei diversajn sonefektojn. Elfazigo, flango, spacosono kaj eĥo estas specoj de prokrasta efekto. Vidu ĥorilo.

promenbaso = walking bass

Maniero ludi bason ofta en ĵazo. Anstataŭ resti je la akordaj tonoj, la baso kvazaŭ promenas laŭ la gamo aŭ eĉ kromate, kun pli-malpli unu tono por ĉiu pulso.

psikedela roko = acid rock, psychedelic rock

Speco de roko, kiu provas krei efektojn similajn al tiuj de drogoj. Grateful Dead, Frank Zappa, Pink Floyd.

pulso = beat, pulse

= bato. Ĉiu el la akcentoj en mezuro. La nombro de pulsoj dependas de la takto. Vidu ĉefpulso.

punko = punk (rock)

Speco de agresa roko de la sepdekaj jaroj. Pretendis reiri al la simplaj fundamentaj ecoj de roko. Ramones, Sex Pistols, Clash. Vidu ojo.

punktita noto = dotted note

Ordinara noto sekvata de punkto, kiu montras plilongigon de la daŭro je duono. Vidu duolo.