Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - TUŬVZ

tabelnotacio = tablature

Ia speco de muzika notacio, kiu montras, kiel ludi la diversajn tonojn sur certa instrumento. Dum ordinara notacio estas sama por ĉiuj instrumentoj, tabelnotacioj varias laŭ la aktuala instrumento.

takto = time

1. Framo por la ritmo de muziko. Takton oni montras en muzika notacio per taktosigno, kiu konsistas el du ciferoj, ekz. 4/4. La unua montras, kiom da pulsoj estas en ĉiu mezuro, kaj la dua montras, kia noto simbolas la pulsojn. En ekz. la takto 4/4 ĉiu mezuro enhavas kvar pulsojn (reprezentatajn per kvaronaj notoj), en la takto 3/4 ĉiu mezuro havas tri pulsojn.

2. EVITINDA. mezuro.

taktosigno = time signature

Vidu takto.

tamburbastoneto = drum stick

Bastoneto, per kiu oni ludas tamburojn kaj aliajn perkutinstrumentojn. Vidu batilo, broso, maleo.

tambureto = small drum

Tre mallonga kaj mallarĝa unumembrana tamburo (sen tintiletoj), tenata per unu mano, kaj batata per bastoneto. Ofte uzata en sambo.

(Ne konfuzu kun tamburino.)

tamburino = tambourine

1. Malprofunda unumembrana tamburo, en kies korpo estas metalplataj tintiletoj, tenata kaj skuata per unu mano kaj batata per la alia aŭ kontraŭ la korpo.

2. EVITINDA. Speco de mallarĝa longa tamburo el Provenco.

tamburmembrano = drum head

Vidu membrano.

tamburo = drum

Perkutinstrumento konsistanta el cilindro, sur kies aperturo(j)n membrano(j) estas streĉita(j). Diversaj specoj de tamburoj estas bongoj, rultamburo, bastamburo, kongao, tamo, tamburino, timbalo kaj timbaleo.Vidu drumo.

tamburorulado = drum roll

Vidu rulado.

tamego = floor tom

= staranta tamo, planka tamo.

tameto = small tom, mounted tom

= pendanta tamo.

tamo = tom (tom)

Speco de ordinare dumembrana tamburo, kiu ordinare estas parto de drumo. Drumo enhavas baze unu aŭ du tametojn (pendantajn tamojn) muntitajn ordinare sur la bastamburo, kaj unu tamegon (plankan/starantan tamon), sed grandaj drumoj povas havi multe pli da tamoj en diversaj grandoj kaj agordoj. Vidu bongoj, kongao, timbalo, timbaleo, ŝtaltamo.

tango = tango

Muziko kaj danco origine el Argentino. Kreiĝis en la 19-a jarcento en Buenosajreso, kaj disvastiĝis tutmonde. Ekzistas kaj populareca, danca tango, kaj pli komplika arta tango influita de arta muziko kaj ĵazo. Vidu ĉaĉao, rumbo, sambo.

tantiemo = royalties

Procenta sumo pagata por ĉiu vendita ekzemplero de albumo, disketo, videfilmo k.t.p.

tembro = tone, timbre

La relativaj laŭtoj de la superharmonoj de tono. La “koloro” de tono. Tembro estas hela aŭ malhela, dum tonalto estas alta aŭ malalta. Vidu tembroregilo, sonprofilo, harmono.

tembroregilo = tone control

Aparata regilo, per kiu oni ŝanĝas la tembron de sono. Ekzistas tembroregiloj por la baso, la diskanto, la mezo, kaj foje por eĉ pli fajnaj disdividoj de la tonspektro. Vidu ekvalizi, laŭtoregilo.

temo = theme

Melodia aŭ ritma unuo, kiu estas la bazo de komponaĵo, kaj kiu ordinare estas ripetata kun variaĵoj. Vidu flanktemo.

tenado = hold

Vidu sonprofilo.

tenoristo = tenorist

Muzikisto, kiu ludas tenoran instrumenton, ekz. tenorsaksofonon (tenorsaksofonisto). Tenorkantisto oni tamen ne nomas “tenoristo”, sed simple “tenoro”.

tenoro = tenor

1. Tonregistro de instrumento aŭ (vira) voĉo, inter baritono kaj aldo. [Tenorsaksofono, tenorkantisto.]

2. Instrumento, voĉo aŭ kantisto kun tia registro. Vidu baso, soprano.

tercio

= trito.

timbaleo = timbale

Unumembrana tamburo kun metala korpo, tre grava en Latin-Amerika muziko. Ordinare uzata en paroj muntitaj sur stativo (ofte kune kun bovsonorilo). Oni ludas kaj sur la korpon, kaj sur la membranon kaj ofte sur la randon. Vidu tamo, timbalo.

timbalo = kettle drum

Granda latuna duonsfera unumembrana tamburo kun difinita tonalto. La ĉefa tamburo en klasika orkestro. Vidu tamo, timbaleo.

tinta cimbalo = ride cymbal

Cimbalo kun tinta sono uzata ĉefe por daŭra akompano, kontraste al akcentoj (krakoj).

tomtomo

EVITINDA. tamo.

tonalo = key

Tona framo de muziko. Tonala muziko uzas difinitan gamon, kaj difinitajn rilatojn inter la tonoj, unu el kiuj estas la baza, ĉefa (la toniko). En muzika notacio oni montras la tonalon per tonalsigno (= gamsigno), kiu konsistas el grupo de diesoj aŭ bemoloj komence de liniaro post klefo. Vidu modalo, takto.

tonalsigno = key signature

= gamsigno. Vidu tonalo.

tonalto = pitch

La vibrofrekvenco de tono. Ju pli multe da osciloj (= vibroj) en sekundo, des pli alta estas la tono. Tonalto estas mezurata per la unuo herco. Vidu tembro.

tonaltoregilo = pitch control

Regilo, per kiu oni agordas sintezilon, aŭ per kiu oni alĝustigas la rapidecon de gramofono aŭ magnetofono. Vidu tonfleksilo.

tonfleksado = pitch bend

Vidu fleksi.

tonfleksilo = pitchbend (control)

Vidu fleksi.

toniko = tonic

La ĉefa, baza tono de tonalo, aŭ akordo bazita sur tiu tono. Vidu dominanto, subdominanto.

tono = tone, note

1. Muzika sono kun difinita vibrofrekvenco. Vidu tonalto, tembro.

2. EVITINDA. duto.

3. EVITINDA. toniko.

trako = track

Sur bendo aŭ disko: Vojo, laŭ kiu signalo (sono) estas registrata, registrita aŭ registrebla. Vidu kanalo.

transistora amplifilo = transistor amplifier

Amplifilo, kiu funkcias per transistoroj anstataŭ tuboj. Vidu tuba amplifilo.

transponi = to transpose

Transmeti muzikon en alian tonalon, aŭ ludi ĝin en alia tonalo, ŝanĝante la tonaltojn sed konservante la reciprokajn rilatojn inter la tonoj. Vidu moduli.

transversa fluto = flute

Vidu fluto.

tridek-duona noto, tridek-duono = thirty-second note, demisemiquaver

Vidu noto.

triolo = triplet

Grupo de tri notoj ludotaj en la sama daŭro kiel du de la sama tempovaloro. Vidu duolo, kvarolo, kvinolo.

trito = third

1. La tria tono de diatona gamo.

2. Intervalo de la du ekstremaj el tri sinsekvaj tonoj de diatona gamo (ekz. C - E). Intervalo de kvar duondutoj estas “maĵora trito”, tri duondutoj estas “minora trito”.

trombono = trombone

Granda trumpetsimila blovinstrumento, kies tono ordinare estas ŝanĝata per glitotubo, kiun oni (mal)longigas ŝovante unu pecon en la alia (glitotrombono). Trombono kun valvoj anstataŭ glitotubo nomiĝas “valvtrombono”.

trumpeto = trumpet

Tre ofta latuna blovinstrumento kun tri valvoj. Vidu trombono.

tuba amplifilo = tube (valve) amplifier

Amplifilo, kiu funkcias per elektronikaj tuboj. Vidu transistora amplifilo.

tubjo = tuba

Granda latuna blovinstrumento kun valvoj. La plej ofta speco estas “bastubjo”, kiun oni tial ordinare nomas simple “tubjo”. Vidu trumpeto, trombono.

turneisto = roadie

Helpanto, kiu kuniras kun bando dum turneo por helpi pri portado, muntado kaj aliaj laboroj. Foje ĉiu bandano eĉ havas sian personan turneiston, kiu speciale kompetentas pri liaj instrumentoj kaj bezonoj, [Gitarturneisto, drumturneisto k.t.p.]. Vidu turnemanaĝero.

turnemanaĝero = road manager

Persono, kiu organizas la praktikajn aferojn dum turneo de bando (transportado, hoteloj, reklamo, ekipaĵaro k.t.p.). Vidu manaĝero, turneisto.

turneo = tour

Vojaĝo, kiun faras bando por prezenti sin en diversaj lokoj. Vidu turneisto, turnemanaĝero.

tvisto, tvistodanco = twist

Danco, kiu estis moda komence de la 60-aj jaroj, kaj aro da muzikpecoj ligitaj al tiu danco. Chubby Checker {The Twist}, Isley Brothers {Twist and Shout}.

ukulela banĝo = ukulele banjo

Instrumento kun korpo de banĝo, sed kolo kaj kordaro de ukulelo.

ukulelo = ukulele

Malgranda gitarsimila kvarkorda instrumento origine el Portugalio, kvankam oni normale rigardas ĝin kiel Havajan. Vidu ukulela banĝo.

unubobena sonprenilo = single-coil microphone

La ordinara speco de magneta sonprenilo, enhavanta magnetokernan bobenon, ĉirkaŭ kiu drato estas volvita. Vidu zumeleminanta sonprenilo.

unuforlaso = one drop

Tipa elemento de la ritmo de regeo. La ĉefpulso sur la unua bato estas neludata, dum forta akcento (interalie de la bastamburo) anstataŭe falas sur la trian baton en 4/4-takto. En moderna regeo oni tamen ofte forlasas la unuforlason, ludante bastamburon sur ĉiu bato de mezuro. Vidu interpulso, sinkopo.

unuoblabata rulado = one-stroke roll

Vidu rulado.

unuto = first, unison, prime

1. La unua tono de diatona gamo.

2. Intervalo de tono al ĝi mem (ekz. C - C).

unuvoĉa = monophonic

Vidu plurvoĉa.

urba bluso = urban blues

Speco de bluso kreita en la 30-aj jaroj, kiam blusistoj migris de la kamparo en suda Usono al la urboj en la nordo. Ofte ludata de tuta ensemblo, kaj ekde la 40-aj jaroj per elektraj instrumentoj kaj blovinstrumentoj. B.B. King, Muddy Waters, Howlin’ Wolf.

ŭato

EVITINDA. vato.

valvo = valve

Ĉiu el la moveblaj pecoj, per kiuj oni ŝanĝas la tonojn de iaj latunaj blovinstrumentoj (ekz. trumpeto). Manipulo de la valva butono enkuplas kaj elkuplas plilongigajn tubetojn. Laŭ la konstruo oni distingas inter piŝtaj kaj rotaciaj valvoj. Vidu klapo.

valvtrombono = valve trombone

Vidu trombono.

vato = watt

Mezurunuo de elektra povo, unu ĵulo en unu sekundo. Simbolo: W. [100-vata amplifilo.]

vatto

EVITINDA. vato.

va-va-ilo = wah-wah-pedal

Efektilo, kiu kvazaŭ imitas la krion de bebo per drastaj ŝanĝoj de la tembro, ofte uzata kun elektraj gitaroj.

velko = decay

Vidu sonprofilo.

velkofino = fade (out)

Tia fino de registrita muzikpeco, en kiu la muziko iom post iom mallaŭtiĝas ĝis ĝi komplete malaperas, ofte dum ripetiĝas ekz. la refreno. Okazas, ke bandoj faras tiajn finojn ankaŭ koncerte, speciale se temas pri bendomimado.

verso = verse

Ĉiu el tiuj partoj de kanto, kiuj normale enhavas la “rakonton” de la teksto, kaj kiuj havas ĉiufoje pli-malpli la saman strukturon, sed malsamajn vortojn. “Verso” en muziko respondas al “strofo” en poezio. Vidu linio.

vertikala piano = upright piano

Vidu piano.

vibrafono = vibraphone

Ksilofonsimila instrumento uzata ĉefe en ĵazo. Konsistas el ŝtalaj lamenoj batataj per maleoj. Sub la lamenoj estas resonancaj tuboj. Vidu marimbo, balafono.

video = video

1. Ĉia tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de bildoj. [Videa, videmagnetofono, videfilmo, videbendo, videilo.]

2. Filmo en videa tekniko. Popularaj (rokaj) muzikaĵoj estas ofte provizitaj per akompanaj videaj filmetoj, ofte nomataj “rokvideoj.” Vidu aŭdio.

(Ofte oni povas anstataŭe uzi pli ĝeneralsignifajn kunmetojn kun la radiko VID, ekz. [vidbendo, vidbenda filmo] k.t.p. Atentu pri la akcento: vidEo.)

video- = video-

EVITINDA. Prefikso samsignifa kiel la vorto video.

(En la prefikso “video-” la O ne estas finaĵo, kaj do ne povas forfali en kunmetoj.)

videgurdo = video juke box

Monera aŭtomato, kiu similas al diskogurdo, sed kiu ludas videajn filmojn (normale kun muziko). Vidu gurdo.

vinila disko = vinyl record/disc

= gramofona disko.

violonĉelo = cello, violoncello

Granda violono kun registro inter aldviolono kaj kontrabaso. Dumlude tenata inter la genuoj kaj apogata surplanke helpe de pikilo. Foje oni mallongigas la nomon al “ĉelo”.

violono = violin

Kvarkorda arĉinstrumento, la ĉefa kaj plej malgranda membro de la violona familio, en kiu membras ankaŭ violonĉelo, aldviolono kaj kontrabaso.

viro = male

Slanga esprimo por ŝtopilo. Vidu ino.

voĉsintezilo = vocoder, voice synthesizer

Speco de sintezilo regata per la voĉo. Oni kantas (aŭ parolas) la vortojn en mikrofono, kaj ludas la deziratajn tonojn per klavaro. La sintezilo produktas tonojn kun la karakterizo de la voĉo, sed kun la tonoj ludataj per la klavaro. Vidu imita sintezilo.

vok-responda = call-and-response

Tia, ke la ĉefkantanto kantas frazon, kiun grupo ĥore ripetas, eĥas aŭ respondas. Karakteriza eco de Afrika muziko, sed uzata ankaŭ en ekz. gospelo kaj bluso. Vidu respondfrazo.

zajdeko = zydeco

Speco de blusinfluita muziko kreita en Luiziano kaj orienta Teksaso. Parenca al Kaĵuna muziko. Clifton Chenier.

zumeleminanta sonprenilo = humbucking microphone

Magneta sonprenilo kun du bobenoj, kies dratoj estas volvitaj en malsamaj direktoj por forigi nedeziratan elektran zumon. Vidu unubobena sonprenilo.

zumrisortoj = snares

Aro de paralelaj metalaj risortoj streĉitaj sur la funda membrano de rultamburo, kaj kiuj zumas por helpi al la daŭra sono de rulado, kaj kiuj aldonas akran kraksonon al unuopaj batoj.

zumrulado

= premrulado