PMEG 2023

22.4. Respondvortoj

Por respondi ĉu-demandon oni povas simple eldiri frazon (plenan aŭ mallongigitan), kiu donas respondon al la demando:

  • Ĉu vi amas min? – Mi amas vin!

  • Kaj ĉu vi longe lernis? [...]Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn.M.101

Sed normale oni uzas la respondvortojn jes kaj ne. Tia respondvorto estas kiel tuta frazo per si mem. Ofte oni tamen post la respondvorto aldonas tutan respondan frazon aŭ parton de tia frazo por plia klareco.

Jes «

La respondvorto jes donas pozitivan respondon:

  • – Ĉu vi volas kafon? – Jes! (= Mi volas kafon.)

  • – Ĉu vi ion deziras? – Jes! (= Mi ion deziras.)

  • “Ĉu tio estas la malgranda Zefiro?” demandis la reĝido. – “Jes, li estas Zefiro!” respondis la maljuna virino.FA1.182 Post la respondvorto jes sekvas tuta responda frazo.

  • Ĉu la Universala Kongreso estos en Eŭropo ĉi-jare? – Mi pensas, ke jes!Mi pensas, ke ĝi ja estos en Eŭropo ĉi-jare! La respondvorto jes anstataŭas la tutan respondan subfrazon (krom la enkonduka ke).

Oni ankaŭ povas uzi jes responde al nedemanda frazo por konsenti pri io:

  • “Vi havas efektive petolemajn knabojn!” diris la reĝido. – “Jes, certe!” ŝi respondis, “kaj mi havas la eblon kvietigi ilin.”FA1.184

Oni ne uzu jes ene de frazo por emfazi la verecon de io. Por tio oni uzu la vorteton ja. Ne diru: *Tiu ĉi vino ne estas dolĉa, dum tiu alia jes estas.* Diru: Tiu ĉi vino ne estas dolĉa, dum tiu alia ja estas.

Ne «

La respondvorto ne donas negativan respondon:

  • – Ĉu vi volas kafon? – Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • – Ĉu vi ion deziras? – Ne! (= Mi nenion deziras.)

  • Ĉu vi jam okupadis vin per instruado? – Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.M.25

  • Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo? – Ne, pli kaŝtanhara.Rz.39Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kaŝtanhara.

  • Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne!FA2.59...ili diras, ke li ne mortis.

Oni ankaŭ povas uzi ne responde al nedemanda frazo por malkonsenti pri io:

  • Mi havas pli freŝan panon, ol vi. – Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia.FE.10

Oni atentu pri la diferenco inter ne kiel nea vorto ene de frazo, kaj ne kiel respondvorto:

  • Ne venu ĉi tien!Mi volas, ke vi ne venu ĉi tien. Ne neas la ĉefverbon.

  • Ne, venu ĉi tien!Ne! Mi ja volas, ke vi venu ĉi tien. Ne estas respondvorto, kaj rolas pli-malpli kiel tuta frazo per si mem.

Se tuj post responda ne sekvas frazo, kiu komenciĝas per verbo, oni devas elparoli kun klara paŭzo post ne por eviti miskomprenon.

Jes kaj ne ĉe neaj demandoj «

Kiam oni respondas pozitivajn demandojn, la uzo de la respondvortoj jes kaj ne estas sufiĉe simpla. Sed oni uzas ankaŭ negativajn demandojn, demandojn kun nea vorto. La uzo de jes kaj ne responde al tiaj demandoj estas bedaŭrinde malpli klara.

Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sistemo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plurfoje uzis la orientan sistemon.

Okcidenta sistemo «

En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne reprezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo, kiu mem esprimas neon (en sia ĉeffraza parto).

En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:

  • Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Ĉu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Efektive kafon mi volas.)

    • Ne! (= Ne kafon mi volas.)

  • Ĉu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Efektive teon mi volas.)

    • Ne! (= Teon mi ne volas.)

  • Ĉu vi nenion deziras?

    • Jes! (= Mi ja deziras ion.)

    • Ne! (= Mi deziras nenion.)

  • Tion vi volas, ĉu ne?

    • Jes, fakte mi volas tion.

    • Ne, fakte mi ne volas tion.

  • Ĉu vi ne scias, ke li ne alvenis?

    • Jes, mi ja scias, ke li ne alvenis.

    • Ne, mi ne scias, ke li ne alvenis.

  • Ĉu ili ne mortas [...]? Ho jes, [...] ili ankaŭ devas morti.FA1.92

  • Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn? – Ho jes! [...] nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos.FA1.31 JesVi ja povus ilin vidi!

  • Ĉu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poŝta administrado? – Ne, nenion.Rz.60

  • Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla? – Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce; nenio malagrabla.H.89

Por respondi laŭ la okcidenta sistemo jese ĉe nea demando, oni povas ankaŭ uzi la emfazan respondon Jes ja!Jes, tiel ja estas! (aŭ simile):

  • Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Jes ja! (= Jes, mi ja volas trinki ĝin.)

Kelkaj uzas Tamen! anstataŭ Jes ja! Eventuale Sed jes! povas esti plia eblo.

Orienta sistemo «

En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, dum ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne interŝanĝas rolojn ĉe neaj demandoj kompare kun la okcidenta sistemo

  • Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)

    • Jes! (= Mi volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ne volas kafon.)

  • Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)

    • Jes! (= Mi ne volas kafon.)

    • Ne! (= Mi ja volas kafon.)

  • Ĉu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Ne kafon mi volas.)

    • Ne! (= Efektive kafon mi volas.)

  • Ĉu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

    • Jes! (= Mi volas ne kafon, sed teon.)

    • Ne! (= Efektive kafon mi volas, ne teon.)

  • Ĉu vi nenion deziras?

    • Jes, mi nenion deziras.

    • Ne, mi ja deziras ion.

  • Tion vi volas, ĉu ne?

    • Jes, mi ne volas tion.

    • Ne, mi ja volas tion.

  • Ĉu vi ne scias, ke li ne alvenis?

    • Jes, mi ne scias, ke li ne alvenis.

    • Ne, mi ja scias, ke li ne alvenis.

  • Ĉu ŝi ne edziniĝis? [...]Jes, iele tiel fariĝis, ke [...] ŝi ne edziniĝis.M.102

  • Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo [...] li nenion pli havas por diri al ni? [...] Ho ne, miaj karaj amikoj [...]! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi.OV.411 NeMi ja ion pli havas por diri al vi.

Por respondi (laŭ la orienta sistemo) jese ĉe nea demando, oni eble povas uzi Tiele!, se oni volas eviti miskomprenon. Por nea respondo tiam povas eble funkcii la respondesprimo Male!

  • Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? – Tiele! (= Mi ne volas trinki ĝin.) Male! (= Mi ja volas trinki ĝin.)

Du logikoj «

Ambaŭ sistemoj respondi neajn demandojn estas logikaj, sed en tute malsamaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Principe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta ĉe Zamenhof. Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo.

Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon:

  • Ĉu vi ne volas kafon?

    • Jes, mi ja volas (kafon)!

    • Jes ja!

    • Ne, mi ja volas (kafon)!

    • Ne, mi ne volas (kafon)!

    • Jes, mi ne volas (kafon)!

Kelkaj el la ĉi-antaŭaj respondoj sekvas la okcidentan sistemon, dum aliaj sekvas la orientan sistemon, sed ĉiuj estas nemiskompreneblaj pro la aldonitaj klarigaj vortoj.

Iuj opinias, ke oni evitu negativajn demandojn, sed negativaj demandoj estas bezonataj por esprimi specialajn nuancojn. La lingvo malriĉiĝus, se oni ne povus uzi tiajn demandojn.

Vortfarado «

  • Jesa = “aproba, konsenta”, nea = “rifuza, malkonsenta”: Ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean?FE.31

  • Jesi = “respondi jese”, nei = “respondi nee”: Ĉu ili jesisneis al via demando?

  • Neebla estas (teorie) dusignifa vorto. Oni povas krei ĝin el la verbo nei per la sufikso EBL: nei neebla = “tia ke oni povas nei ĝin”: Lia propono estas neebla.Estas eble nei lian proponon. Sed en la praktiko neebla preskaŭ ĉiam estas bazita sur la memstara vorto ebla, al kiu oni aldonis ne prefiksece: neebla = “tia ke ĝi ne povas esti”: Lia propono estas neebla.Lia propono ne estas (realig)ebla. Por eviti miskomprenon oni povas por la unua senco uzi neadebla (kun la sufikso AD). Por la dua senco la pli forta esprimo malebla estas alternativo.

  • Jesigi = “konfirmi”, neigi = “malkonfirmi”: La novaĵo estis jesigita/neigita. Antaŭe oni uzis jesigi kaj neigi ankaŭ anstataŭ jesi kaj nei. Prefere oni uzu ilin nur por “konfirmi” kaj “malkonfirmi”.