Hodiaŭ, la 11-an de Decembro 2019, mi lanĉis ankoraŭ unu version de PMEG kun la versinumero 15.0.12. La novaĵoj temas precipe pri la uzo de E-vortoj.
Legi pluLa Tekstaro kreskas
Unu el la plej gravaj rimedoj, kiujn mi uzas, kiam mi verkas PMEG-on, estas la Tekstaro de Esperanto, kiu estas priserĉebla kolekto de tekstoj en Esperanto el la tuta historio de la lingvo.
Mi retrospektive tre bedaŭras, ke la Tekstaro ne ekzistis en la jaroj 1994 – 2005, kiam mi faris la plej grandan parton de la PMEG-laboro. Sed post la apero de la Tekstaro mi des pli fruktuzis ĝin por plibonigi kaj evoluigi PMEG-on. Mi tamen kompreneble ne estas la sola, kiu uzas la Tekstaron por esplori la lingvon. Ĝi estas nuntempe unu el la plej gravaj rimedoj por Esperantologoj kaj aliaj, kiu interesiĝas pri la uzo kaj evoluo de la lingvo.
Lastatempe mi aldonis al la Tekstaro grandan kolekton de artikoloj el la junulara revuo Kontakto kaj hodiaŭ ankaŭ la faman verkon “La bona lingvo” de Claude Piron.
La Tekstaro nun ampleksas 10.475.231 da vortoj. La atingo de dek milionoj da vortoj estas grava mejloŝtono.
La Tekstaro ekzistas dank’ al subteno de ESF (“Esperantic Studies Foundation”). Sed ankaŭ vi povas subteni mian laboron pri PMEG kaj la Tekstaro (kaj ankaŭ aliaj projektoj).
PMEG 15.0.11
Mi ĵus publikigis ankoraŭ unu provizoran version de PMEG kun pluraj (espereble) utilaj novaĵoj.
Interalie mi plibonigis la klarigojn pri demandaj kaj rilataj subfrazoj kaj pri da/de. Tiuj novaj aldonoj venas origine el diskutoj en Fejsbuko, kie mi ofte respondas demandojn pri gramatiko. Ne malofte mi poste konstatas, ke mia respondo eble povas en ia formo eniri en PMEG-on. Ĝuste tiel okazis ĉi-foje. Mi do estas tre danka al tiuj, kiuj kundiskutas en Fejsbuko kaj ankaŭ en aliaj forumoj, kaj al tiuj, kiuj alskribas min retpoŝte petante konsilojn aŭ proponante plibonigojn.
Ĉiuokaze vidu la liston de novaĵoj en PMEG 15.0.11 de la 19-a de Novembro 2019. Kaj ĝuu!
Teĥnikumado
Mi provizore malŝaltos komentadon ĉi tie, ĉar mi nun komencos transloĝigadon de tiu ĉi blogo kaj ĉiuj miaj TTT-ejoj al nova servilo. Dum tiu transirado daŭros, kredeble estos iom da misfunkciado kaj eĉ nefunkciado de miaj TTT-ejoj “bertilow.com”, “tekstaro.com”, “lingvakritiko.com”. Mi esperas, ke la problemoj ne estos tro grandaj, nek tro longedaŭraj.
PMEG 15.0.10
Farinte amason da drastaj teĥnikaj ŝanĝoj en la Tekstaro de Esperanto, mi turnis min denove al PMEG, kie mi faris eble iom malpli drastajn ŝanĝojn de la fona teĥniko, sed tamen sufiĉe ampleksajn. La teĥnikaĵoj (HTML, CSS, Javaskripto…) iom postrestis la evoluon de tiuj kampoj, kaj iuj aferoj, kiujn mi ĝis nun uzadis, montriĝis ne plu vivantaj, kaj mi devis trovi novajn eblojn.
Ĉiuokaze tio donis okazon por lanĉi ankoraŭ unu version de PMEG (ankoraŭ provizoran). Sed en ĝi tute ne estas nur teĥnikaj kaj kosmetikaj diferencoj. Ankaŭ la enhavon mi riĉigis kaj prilaboris. Interalie mi realigis plurajn proponojn, kiuj venis al mi de homoj, kiuj mem uzas PMEG-on. Grandan dankon al vi, karaj amikoj!
Do, vidu la liston de novaĵoj en PMEG 15.0.10 de la 16-a de Oktobro 2019.
Kaj ĝuu!
PMEG 15.0.9
La somero finiĝis nun ĉi tie en Germanujo. La somero estis tre bona. Mi interalie estis en NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), kie mi instruis Esperanton al la progresintoj (brilaj homoj!) uzante interalie PMEG-on. Kaj nun finfine estas tempo por nova versio de PMEG: 15.0.9. Vidu la liston de novaĵoj (kaj ĝuu!).
Nova PMEG-versio 15.0.8
Baldaŭ mi vojaĝos al Usono, al Nord-Karolino, al la urbo Raleigh, kie mi instruos en NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto). Tie mi kompreneble uzos PMEG-on. Mi ĵus faris kelkajn gravajn ŝanĝojn en PMEG, kaj sekve estas bona okazo por lanĉi novan provizoran version, por ke la partoprenantoj mia kurso havu kiom eble freŝan version je dispono.
La ŝanĝoj, kiujn mi faris, koncernas precipe la klarigojn pri perverba priskribo de subjekto.
Do, jen versio 15.0.8 de PMEG. Ĝuu!
Nova PMEG-versio 15.0.7
Nur unu semajnon post la publikigo de PMEG 15.0.6 mi ĵus lanĉis version PMEG 15.0.7, precipe ĉar mi trovis kelkajn ĝenajn fuŝojn en la antaŭa versio.
Legi pluLa Velŝipo Magdalena kaj “trio da”
Mia laboro pri PMEG iafoje kondukas min al neatenditaj eltrovaĵoj. En PMEG estas sekcio, kiu traktas “da”-ismon. Tie mi volis aldoni klarigan noton antaŭ kelkaj tagoj, ĉar mi ricevis utilan komenton.
Legi pluPlena Serio de Ĉu-verkoj
Hodiaŭ mi aldonis al la Tekstaro de Esperanto la novelaron “Ĉu rakonti novele?”, kiu estas la lasta verko de Claude Piron kun la karakteriza vorto Ĉu en la titolo. (Li verkis ilin tamen sub la plumnomoj Johán Valano kaj Johán Balano.) La serio de Ĉu-verkoj do estas kompleta en la Tekstaro.
Legi pluSoldatkamaradoj
Kiel mi menciis antaŭe ĉi tie, mi de tempo al tempo tradukas kantojn en Esperanton, precipe por tiuj okazoj, kiam mi mem prezentas muzikon en Esperantaj aranĝoj kiel JES, NASK, SES k.a.
Legi pluSindefende
Mi ĵus aldonis ankoraŭ unu Ĉu-romanon al la Tekstaro de Esperanto (kaj mi planas aldoni pliajn, kredeble ĉiujn el ili). Temas pri “Ĉu li bremsis sufiĉe?” (verkita kompreneble de Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano).
Legi pluĈu vi kuiras ĉine?
Se la Tekstaro de Esperanto ekzistus, kiam mi verkis la plej grandan parton de PMEG, mia laboro estus multe pli facila. Tiutempe mi devis serĉi ekzemplojn foliumante paperajn librojn, plejparte nur hazarde trafante taŭgajn lokojn en la verkaro de Zamenhof. Nun tiu parto de la laboro estas ege pli facila. Per la Tekstaro mi povas rapide trovi pli da ekzemploj ol mi bezonas. (Sed mi tamen plu devas retrovi la ekzaktan paĝonumeron en la efektivaj paperaj libroj.)
Tial ankaŭ mia plu daŭranta laborado pri la Tekstaro estas proksime ligita al mia laboro pri PMEG. Mi faras ambaŭ taskojn paralele.
Ĵus mi aldonis al la Tekstaro la romanon “Ĉu vi kuiras ĉine?” verkitan de Johán Valano (= Claude Piron) en 1976. Vidu la novaĵoliston de la Tekstaro.
Ĉu PMEG en la Angla?
En mia afiŝo Aliaj projektoj de Bertilo mi skribis: “Unu projekto estonta estas traduki la tutan PMEG-on en la Anglan. Tio estos tamen tre ampleksa tasko. Ni vidos…”
Other Bertilo projects
At present I’m focusing on PMEG (the Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), because a new printed edition is long overdue. But I also have several other active projects. Here are a few of them:
Legi pluAliaj projektoj de Bertilo
Ĝuste nun mi koncentriĝas al PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko), ĉar nova eldono estas jam delonge bezonata. Sed mi havas ankaŭ multajn aliajn projektojn. Jen kelkaj el ili:
Legi pluPMEG has a Creative Commons license
Many people ask me if they can print their own copy of PMEG, and I always tell them it’s OK. But I strongly prefer they do it for their own use only.
Legi pluPMEG estas Krea Komunaĵo
Multaj demandas min, ĉu ili rajtas surpaperigi PMEG-on, kaj mi ĉiam respondas, ke ili tion tute rajtas fari. Mi nur ĝojas. Sed mi preferas, ke oni faru tion nur por sia propra uzo.
Legi pluProvo pri “si” en “laŭ”-esprimoj
Mi ĵus provis verki ion sencohavan pri tikla gramatika temo, kiu tuŝas la uzon aŭ ne-uzon de “si” kaj “sia” en iaj esprimoj kun “laŭ”. Jen la unua tre provizora teksto:
https://bertilow.com/div/lau-esprimoj.pdf
Komentoj estos tre bonvenaj, aŭ ĉi tie (se vi sukcesos aliĝi kaj komenti – tio estas ankoraŭ iom netestita eblo en tiu ĉi blogo); aŭ retpoŝte al “bertilow” ĉe “gmail.com”, aŭ en la koncerna diskuto en Fejsbuko:
https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/2820336137991390/
Kaporompaĵoj pri “si”
Kelkfoje mi vere devas rompi al mi la kapon, kiam mi verkas ion en PMEG.
Legi pluPlibonigoproponoj
Cetere, se vi havas iajn ideojn pri plibonigoj aŭ aldonoj al PMEG, vi ĉiam povas skribi al mi pri tio. Mi regule mem rimarkas tiajn aferojn kaj tiam aldonas ion al mia listo de farotaĵoj por PMEG.
Legi pluDovro / Dover
Mi estos en la Esperanto-kongreso en Dovro, Britujo, inter la 12a kaj la 16a de Aprilo, kune kun mia familio. Mi prelegos kaj muzikos.
I will be at the Esperanto Conference in Dover, UK, April 12 – 16, with my family. I’ll be giving a few talks and present some music.
So what is PMEG then?
So what is PMEG (“Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”) then? If you’re a beginner you might not have heard about the book, or perhaps you’ve wondered what the big deal is.
Legi pluIafoje mi instruas realmonde
Post nur kelkaj monatoj mi instruos en NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro, en Raleigh (Nord-Karolino).
In just a few months I’ll be teaching at NASK, the North American Summer Esperanto Institute, in Raleigh (North Carolina).

Historio de PMEG
Kiam PMEG aperis kiel papera libro en 2005/2006, mi verkis pri tio en la blogo de mi kaj Birke. Jen mi republikigas tiun tekston.
Legi plu