PMEG 2023

12.2.6. N anstataŭ je

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi la rolvorteton je per N, laŭ regulo en la Fundamenta Gramatiko. Jen Zamenhofaj ekzemploj de tia uzo:

  • Mi ridas je lia naiveco.FE.29Mi ridas pro lia naiveco.FE.29Mi ridas lian naivecon.FE.29

  • Neniam ŝi miros je sia propra malaltiĝo. Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon.M.178 Nuntempe oni prefere diras pri sia propra malaltiĝopro sia propra malaltiĝo.

Tiaj esprimoj kun N-finaĵo estas nuntempe tamen sufiĉe nekutimaj. Ordinare oni uzas taŭgan rolvorteton.

Pozicio «

N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Teorie N tiam anstataŭas la rolvorteton je, sed praktike la alternativo al N estas kun en tiaj esprimoj. Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:

  • Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?Rt.70...kun/je la kapo malsupren.

  • Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron malsupren?Rt.130

Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:

  • Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

  • Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N-finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.