PMEG 2023

12.2.2. N por objekto

Objekto montras tion, kio estas rekte trafata de ago.

En multaj situacioj iu aŭ io agas rilate al iu aŭ io alia. Iel oni devas montri, kiu agas, kaj kiu estas trafata de la ago. Se oni parolas ekz. pri hundo kaj kato, kaj uzas la verbon mordas, tiam estas tre grave scii, kiu faras la mordon, kaj kiu suferas la mordon. En Esperanto oni faras distingon inter la aganto (kiu havas nenian rolmontrilon) kaj la objekto (kiu havas N-finaĵon). La vortordo ne ŝanĝas la bazan signifon:

  • Kato mordas hundon.

  • Kato hundon mordas.

  • Mordas kato hundon.

  • Mordas hundon kato.

  • Hundon kato mordas.

  • Hundon mordas kato.

Pro la N-finaĵo, ĉiu el la ses samsignifaj variantoj estas klare komprenebla. La unua varianto kun la ordo “subjekto - ĉefverbo - objekto” estas la plej ofta vortordo en Esperanto, sed ĉiuj variantoj estas tute eblaj. Ili donas diversajn nuancojn kaj diversajn emfazojn.

  • Mi amas vin.

  • Mi vin amas.

  • Vin mi amas.

  • Vin amas mi.

  • Amas mi vin.

  • Amas vin mi.

Ĉiuj ses variantoj havas la saman bazan signifon: La agon amas faras “mi”, kaj la amo iras al “vi”.

Signifo «

La preciza senco de la rolo objekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Tipaj objektoj «

Plej tipa objekto estas io, kio neniel kaŭzas la agon de la ĉefverbo, nek mem agas iel, sed kio estas iel rekte “trafata” aŭ “tuŝata” (en konkreta aŭ abstrakta senco) de ago, kiun faras aŭ kaŭzas la subjekto. La ago do iras de la subjekto, la aktiva aganto al la objekto (pasiva ricevanto de la ago):

  • Mi batas Aleksandron.FE.9 Aleksandro estas konkrete, korpe trafata de la batoj.

  • Infano, ne tuŝu la spegulon!FE.20 La spegulo estus konkrete tuŝata.

  • Mi amas la patron.FE.8 La amo “trafas” la patron en abstrakta senco.

  • Li amas min, sed mi lin ne amas.FE.18 La N-finaĵo montras la celon de la amo.

  • La patro donis al mi dolĉan pomon.FE.10 La pomo estis “trafita” de movo. Ĝi estis movita de li al mi.

  • La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.FE.9

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

Malpli tipaj objektoj «

Ofte objekto ne estas vere trafata de ago. Ĉe multaj verboj la objekta rolo estas alia. Ĝi povas esti ekz. posedaĵo (havi, posedi, teni, aĉeti...), perceptaĵo (vidi, aŭdi, flari, gustumi, senti, legi, rigardi, aŭskulti, atendi, atenti, serĉi, trovi...) aŭ kreaĵo (fari, krei, produkti, ripari, difini...):

  • En la tago ni vidas la helan sunon.FE.10 Efektive la lumo venas de la suno al niaj okuloj. La suno do iel kaŭzas la vidadon. Tamen la suno aperas gramatike kiel objekto, ĉar tiel funkcias la verbo vidi.

  • Unu vidvino havis du filinojn.FE.11 La filinoj apartenis al la vidvino. Ili troviĝis ĉe ŝi.

  • De la patro mi ricevis libron.FE.9 La libro moviĝis al la subjekto.

  • En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.M.202 Ŝi estas kvazaŭ loko, preter kiu okazis moviĝo.

  • Dio kreis la homon el la tero.FA3.117 La objekto ne vere estis trafita de la krea ago, ĉar ĝi eĉ ne ekzistis antaŭ la ago.

  • Li kantas tre belan kanton.FE.40 La objekto ne vere estas io, kion la ago trafas, sed montras la enhavon de la ago.

  • En la lasta tempo ni faris malgrandan vojaĝon.FA1.225 La objekto estas la ago mem. La ĉefverbo fari ne montras mem ian klaran signifon. Nur per la objekto malgrandan vojaĝon oni ekscias, kiu estis la efektiva ago.

Objekto kiel priskribo «

Normale objekto estas memstara frazparto, kiu rilatas al verbo. Sed objekto ankaŭ povas esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto, kiu montras objektan agon:

  • Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.FE.22Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis.

  • Ili venos al la ĉi tie starantaj monumentoj kaj al la sian brilon perdintaj lokoj.FA3.54 La frazo estus pli klara kun alia vortordo: ...al la lokoj perdintaj sian brilon....al la lokoj, kiuj perdis sian brilon.

  • Koncerne la muzikon [...] mi devas scii la gradon de via artisma klereco.M.26 ≈ Kiam la afero koncernas la muzikon...

  • Li vidis ĉaron tirantan bovon.Li vidis bovon, kiu tiris ĉaron. Eble pli bone: Li vidis bovon tirantan ĉaron. Estas plej bone eviti N-finaĵan objekton de A-vorto, kiu mem havas N-finaĵon, ĉar la rilatoj inter la vortoj fariĝas malklaraj.

  • Li estos dirinta al mi la veron.FE.24 La veron estas objekto de la A-vorto dirinta. Ofte oni tamen diras, ke esprimo kiel estos dirinta rolas kiel unu verbo. La objekto tiam rilatas al tiu tuta kunmetita verbo.

N-finaĵa objekto ankaŭ povas esti priskribo de aga O-vorto, kvankam tia uzo estas ekstreme malofta: La tirado la ĉaron estis malfacila por la bovo. La ĉaro estas objekto de la tirado. Dankon pro la elekto min. Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto: La tirado de la ĉaro estis malfacila por la bovo. Dankon pro la elekto de mi.

Pasivigo «

Frazon kun objekto oni povas transformi en pasivan frazon. Tiam la objekto fariĝas subjekto.

Ne uzu N-finaĵon ĉe perverbaj priskriboj «

Esti kaj similaj verboj ne estas agoj, kiuj direktiĝas al io. Frazparto, kiu rilatas al esti, ne estas objekto, sed perverba priskribo, kiu neniam havas N-finaĵon: Tio estas tri seĝoj. Mi estas kuracisto. Ŝi fariĝis doktoro. Mia patro nomiĝas Karlo.

Ankaŭ ne uzu N-finaĵon ĉe perverba priskribo de objekto: Mi trovis la filmon tre bona.

Ne uzu N-finaĵon ĉe postmetita subjekto «

La subjekto de verbo povas stari ankaŭ post la ĉefverbo. Ĉe iuj verboj tia vortordo estas tre ofte uzata, ekz. okazi, manki, resti kaj aperi. Ne uzu N-finaĵon ĉe tiaj postmetitaj subjektoj:

  • Hieraŭ okazis grava afero. (= Grava afero okazis hieraŭ.) Subjekto de la ago okazis estas grava afero. Ne diru: *Hieraŭ okazis gravan aferon.* Se oni aŭdas tian frazon, oni devas sin demandi, “kio okazis la gravan aferon”. Sed “okazi” ne estas ago, kiu iras de aganto al io, kio estas trafata de tiu ago. La verbo “okazi” havas nur unu (ĉefan) rolanton. Tio estas la okazaĵo. La okazaĵo ĉiam aperas kiel subjekto de la verbo okazi, kaj do ne havu N-finaĵon.

  • Mankas pano. (= Pano mankas.) La pano faras la agon “manki”. Ne diru: *Mankas panon.*

  • Restis nur unu persono. (= Nur unu persono restis.) La persono faris la agon “resti”. Ne diru: *Restis nur unu personon.*

  • Aperis nova eldono de la libro. (= Nova eldono de la libro aperis.) Ne diru: *Aperis novan eldonon de la libro.*

Objekto sen N-finaĵo «

Sufiĉe ofte la rekta objekto de frazo estas io, kio ne povas havi N-finaĵon, ekz. ne-esperantigita nomo aŭ alia fremda vorto, citaĵo, kvanta vorteto, kvanta E-vorto, ambaŭ, I-verbo, ke-frazodemanda subfrazo. En tiaj okazoj oni devas el la kunteksto kompreni, kio estas objekto. Kelkaj eksperimentas per objekta rolvorteto por tiaj okazoj. Iuj provas por tiu celo uzi la rolvorteton je, dum aliaj eksperimentas per la nova objekta rolvorteto *na*°.

“Nerekta objekto” «

En kelkaj lingvoj oni distingas apud (rekta) objekto ankaŭ nerektan objekton. La nerekta objekto estas tiu, kiu ricevas ion, aŭ tiu, kiu profitas aŭ malprofitas de la ago. En Esperanto oni uzas ĉefe la rolvorteton al por montri tiajn signifojn: Al leono ne donu la manon.FE.7 La reĝidino donis al li glavon.FA1.198 Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.FE.33

Ĉe iuj verboj ricevanto/profitanto/malprofitanto povas aperi aŭ kiel al-komplemento, aŭ kiel objekto kun N-finaĵo. Tiaj verboj havas alternativajn frazkonstruojn.